Saltu al enhavo

Duokula figpapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duokula figpapago
C. d. macleayana, Kvinslando, Aŭstralio
C. d. macleayana, Kvinslando, Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Tribo: Cyclopsittini
Genro: Cyclopsitta
Reichenbach, 1850
Specio: Duokula figpapago, C. diophthalma
(Hombron & Jacquinot, 1841)
Cyclopsitta diophthalma
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Duokula figpapago (Cyclopsitta diophthalma), konata ankaŭ kiel Ruĝvizaga figpapagoBluvizaĝa figpapago estas specio de papagoj el la subfamilio de lorienoj en la familio de Psittaculidae. Ĝi troviĝas en arbaroj de Nov-Gvineo kaj apudaj insuloj, sed ĝi troviĝas ankaŭ en izolaj komunumoj laŭlonge de la tropika marbordo de Aŭstralio, oriente de la Granda Disiga Montaro. Kun averaĝa totala longo de ĉirkaŭ 14 cm, ĝi estas la plej malgranda papago en Aŭstralio.

Plej multaj subspecioj de la duokula figpapago estas sekse dimorfaj, ĉar maskloj havas pli da ruĝo (malpli arĝenta kaj blua) sur la vizaĝo ol la inoj. Ĝi estas ĉefe verda kun tre mallonga vosto, misproporcie granda kapo kaj beko, kaj ruĝaj kaj bluaj vizaĝmarkoj. Ĝia nomo devenas de blua makulo sur la lorumoj (bridoj), kiu ĉe novgvineaj birdoj estas proksimume samgranda kiel la okuloj.[1]

La duokula figpapago ĝenerale manĝas figojn, berojn, semojn, nektaron, kaj la larvojn de ligno-borantaj insektoj. Ĉi tiu manĝado okazas en paroj aŭ en aro de nur kelkaj individuoj. Ĝi emas flugi rapide kaj rekte. Ĝi produktas mallongan kaj stridan krion. Male al multaj aliaj papagoj, kiuj ĝenerale uzas ekzistantajn truojn en arboj por nestoj, duokulaj figaj papagoj elfosas siajn proprajn nesotkavaĵojn, kutime en putriĝanta arbo.

Duokulaj figpapagoj elsendas altatonajn, du- aŭ tri-notajn "zzzt-zzzt" aŭ "zit-zit" kriojn, male al la ruliĝantaj aŭ trilaj kriegoj tipaj de lorioj. Ĉi tiujn kriojn oni plejparte faras dumfluge, sed foje dum ripozo. Kiam ili estas okupitaj pri manĝado, ili ankaŭ povas fari diversajn pli mallaŭtajn, babilemajn bruojn.

Ok subspecioj de la duokula figpapago estas priskribitaj. Cyclopsitta diophthalma coxeni, C. d. macleayana, kaj C. d. marshalli estas limigitaj al Aŭstralio, kaj la aliaj kvin estas limigitaj al Nov-Gvineo kaj rilataj insuloj.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
  • C. d. aruensis (Arua duokula figpapago)
  • C. d. coccineifrons (Astrolabmonta figpapago)
  • C. d. coxeni (Figpapago de Coxen)[2]
  • C. d. diophthalma
  • C. d. inseparabilis (Tagula figpapago)
  • C. d. macleayana (Figpapago de Macleay aŭ Rugbrova figpapago)
  • C. d. marshalli (Figpapago de Marshall)
  • C. d. virago (Figpapago de Hartert)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Recovery Plan for the Coxen's Fig Parrot Cyclopsitta diophthalma coxeni (Gould), New South Wales National Parks and Wildlife Service, July 2002

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]