Duomo (ĉefpreĝejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La vorto duomo (Kun la senco de “ĉefpreĝejo”), uzata en diversaj landoj, aparte en Italio kaj en Germanio, estas la nomo donita al la precipa preĝejo de iuj urboj, ofte katedralo de diocezo.

Duomo de Kolonjo

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino devenas de la itala duomo (el “dŏmo” kun la latinida diftongiĝo de la “ŏ” al “uo”) kiu siavice devenas el la latina “domus” (domo), kun la senco de «domo de Dio». Okaze de la “ĝermanaj invadoj” efektiviĝis ŝanĝo de la vivkondiĉoj kaj tio okazigis surmeton de fremdaj terminoj sur tiuj latinaj aŭ pro la nuraj ĝeneralaj ŝanĝoj de la vivkondiĉoj. La vorto casa, kiu antaŭe signifis hejmaĉo, anstataŭis la signifon de "domus", dum la malmultaj restantaj romaj domus restis splendaj ekzemploj ne pli ripetitaj ĝis la romanika epoko. Tiuepoke la latina termino "domus" estis rezervita por la Domo de Dio, nome por la precipa urbcentra preĝejo de la komunumo. Tiu lingva pasaĵo okazis nur en Italio kaj Germanio: en aliaj eŭropaj landoj la precipaj komunumaj preĝejoj estis difinitaj alimaniere.

“Duomo” ne necese koincidas kun katedralo, ĝi povas simple esti atentaltira, pro historio kaj arto, preĝejo aŭ ĉefpreĝejo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Italio[redakti | redakti fonton]

En Italio, oni aŭdas pri “duomoj” Duomo de Santa Mara del Fiore en Florenco, Duomo de Lecce, Katedralo de Sankta Marteno de LukoDuomo de Monza iu ne estas katedralo.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Kutime en Germanio estas uzata la termino Domkirche

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giacomo Devoto, Gian Carlo Oli, Vocabolario della Lingua Italiana, Luca Serianni e Maurizio Trifone,