Duomo di Oderzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefpreĝejo de
Sankto Johano Battista
Ĉefpreĝejo de San Giovanni Battista
Ĉefpreĝejo de San Giovanni Battista
duomo
Loko
Ŝtato Italio
Municipo Oderzo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Trevizo
diocezo Vittorio Veneto
Dato de konsekro 1535
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romanika kaj gotika stilo
Konstruado 1300
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La duomo de San Giovanni Battista estas la ĉefa preĝejo de Oderzo, en la provinco Trevizo kaj diocezo de Vittorio Veneto.

Komencita ĉirkaŭ la 11-a jarcento kaj konsekrita en 1535 al Sankta Johano la Baptisto, ĝi estis konstruita sur la ruinoj de antikva templo dediĉita al Marso. La originala aspekto, en romanika kaj gotika stiloj estis ege ŝanĝita pro renovigadoj faritaj tra la jarcentoj. La lasta grava restaùrigo, komisiita fare de Domenico Visintin, devenas de la jaroj 1921-1924. La interna arkitekturo estas farita per unu granda navo , antaùaltaro kaj centra absido kaj ambaùflanke absidetoj.

Interno[redakti | redakti fonton]

Interne estas kelkaj valoraj verkoj de Pomponio Amalteo, Domenico Tintoretto, Jacopo Palma la Pli Juna kaj la kopio de retablo de Cima da Conegliano ŝtelita en la napoleona epoko, la Sacra Conversazione, nun ekspoziciita en la Pinakoteko de Brera en Milano.

Freskoj:

  • la kontraùfasada fresko estas dividita en 9 fresketoj.Supre apud niĉoj estas episkopaj sanktuloj. De maldekstre - Prosdocimo, Magno, Floriano kaj Tiziano. En la centro estas Sankta Johano la Baptisto kun iom da pejzaĝo : la Kastelo kaj Placo de Oderzo.

Pentraĵoj : [1]

  • La resurekto de Kristo / Pomponio Amalteo / cm 435x250 / XVI JC / dekstra muro
  • La Transfiguriĝo / Pomponio Amalteo / cm 440x505 / XVI JC / dekstra muro
  • Naskiĝo de Jesuo kaj adorado de la paŝtistoj / Pomponio Amalteo / cm 435x250 / XVI JC / dekstra muro
  • La martiro de Sankta Sebastiano / Antonio Carneo / cm 280x150 / XVIIa JC / dekstra absida muro
  • Dipatrino en trono kun Infano / Andrea di Bertolotto / cm 120x230 / XV JC /dekstra absido
  • La bapto de Kristo / Domenico Tintoretto / cm 490x230 / XVI JC / Kapelo de la baptisterio
  • Prezento de Jesuo al templo / Melchiore d'Anna / cm 180x225 / XVII JC / maldekstra muro
  • Sankta Antonio kun la infano / Carlo Picenardi / cm 256x111 / 1655 / maldekstra muro
  • Alsendo de la Sankta Spitito / Jakopo Palma la Juna / cm 280x150 / antaùaltaro
  • Sankta Maria Margherita Alacoque / Umberto Martina (1880-1945) / cm 105x59 / 1930 / maldekstra absido
  • Sankta koro de Jesuo / Umberto Martina / cm 105x59 / 1930 / maldekstra absido

Muraj statuoj :

  • Busto de Giacomo Melchiori / Alessandro Vittoria (1525-1608) / < 1608 / marmoro / antaùaltaro
  • Sankta Petro / Girolamo Venturin mottense / cm 86x28x20 / 1623-1627 / ligno / maldekstra muro
  • Sankta Paùlo / Girolamo Venturin mottense / cm 86x28x20 / 1623-1627 / ligno / maldekstra muro

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

La sonorilturo estis konstruita en la deksesa jarcento surbaze de turo de la malnovaj urbomuroj, kaj havas deklivon de 98 centimetroj.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Apud tiu ĉefpreĝejo estas muzeo, kiu nomiĝas "Museo del Duomo"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guida Storico-Artistica Il Duomo San Giovanni Battista in Oderzo di Maria Teresa Tolotto 2018