Duoninsulo Dhuibhne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Duoninsulo Dhuibhne
Akvejo Atlantika Oceano

Geografia situo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Mapo de Duoninsulo Dhuibhne
Longo 50 km
Larĝo 9 km
okcidenta marbordo de la Duoninsulo Dhuibhne
okcidenta marbordo de la Duoninsulo Dhuibhne
Information icon.svg
vdr

La Duoninsulo Dhuibhne (angle:Dingle Peninsula}}, irlande: Corca Dhuibhne /ˌkɔrkə ˈɣɰiːnʲɪ/, laŭ maljuna triba grupo) situas en Irlando, en la graflando Kerry, en la provinco An Mhumhain .Ĝi havas sian anglan nomon de la loko Dingle (An Daingean), kiu situas en la okcidento de la 50 km longa kaj vaŭ km larĝa duoninsulo.

Geologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La montara duoninsulo havas precipe en sia okcidenta parto multegaj pra- kaj fruhistoriaj monumentoj. Impona inter la vidindaĵoj estas la Gallarus Oratory, rustikala ŝajnvolbaĵa konstruaĵo el la frukristana tempo, kiu kiel la kloŝanoj de Fahan kaj la Killelton Oratory estis konstruataj en la tekniko de sekmasonaĵoj . Sed ankaŭ la Wedge tomboj (The Giants Table, Maumnahaltora kaj Pŭicin an Chairn), ŝtonkusenoj (Knockane), Cup-and-Ring-markigadoj, Menhirj (Cloonsharragh kaj Ballineetig), Ringforts, ŝtonvicoj (Ardamore) kaj Promontory fortikaĵoj (Caherconree, Dunbeg fortikaĵo, Dunmore) kaj krucplatoj (Knockane), Ogamo- (Ogamo-ŝtono de Ballintaggart, The Priest's Stone) kaj Bullaun-ŝtonoj oni trovas ĉi tie. Plia grupo de frukrisanaj preĝejaj ruinoj (Kilmalkedar kaj unu el la Magharee-Inseloj). Reliktoj, kiel la Cloghane preĝejo, kaj la Garfinny ponto kaj la Pillar-ŝtonoj de Kilfountan kaj Reask, respektive la ruinoj de preĝejoj (Kilvicadownig) kaj monaĥejoj (Raingiléis), malnovaj burgoj (Minard) videblas sur la duoninsulo. La haveno de Smerwick (norda buterhaveno) ricevis sian nomon de la vikingoj, kiuj verŝajne havis ĉi tie setlejon.

Envolvado en al gaela mitologio[redakti | redakti fonton]

Sur la duoninsulo Dhuibhne surteriĝis laŭ la „Libro pri la landpreno de Irlando“ (Lebor Gabála Érenn) 2242 jaroj post la kreo de la mondo Cessair, nepino de Noah.

Pli poste Ith el Breganza en Hispanujo alvenis ĉi tie kaj estas mortigita. La Tuatha dé Danaan, la mistika fea popolo de la irlanda legendo malvenkis ĉe Slieve Mish (la fantomaj montoj) la batalon kontraŭ la milesioj aŭ kontraŭ la gaeloj, kiuj volis venĝi la morton de Ith. Du reĝinoj de la alvenintoj Scota kaj Fais (Fai aŭ Fas) mortis en batalo. La tombo de Fais (monteto, sur kiu staras la ruino de la eta preĝejo) troviĝas en Glenfash apud la Camp, Scota havas sian tombon la la mito en Glenaskagheen (Scota’s Glen).

La oriento, kie situas en alteco de 600 m la fortikaĵo Caherconree liegt, kiu verŝajne havas ligon kun Cú Rois kaj Cú Chulainn.

En la sudokcidento okazis laŭ la mito la batalo de Ventry, inter la Fianna kaj Donn, la "reĝo de la mondo".

La norda marbordo estas la areon de Sankta Brandon (Brandon la marvojaĝanto). Ĉi tie troviĝas la 952 m Monto Brandon, alta tria plej alta monto de Irlando. La monto Brandon estis sanktejo de la kelta dio Lugh kaj ĉi tie oni festis la Lughnasadh (kelta festo de la komenco de la aŭtuno kaj rikolto).

Turismo[redakti | redakti fonton]

La duoninsulo Dhuibhne estas apud la Mórchuaird Chiarraí , kiu situas sue la sude sekvanta Iveragh-duoninsulo, la ĉefa turisma atrakcio de la sudokcidenta Irlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sylvia Botheroyd: Irland. Mythologie in der Landschaft. Häusser, 1996 ISBN 3-89552-034-9
  • Steve MacDonogh: The Dingle Peninsula: History, Folklore and Archaeology. Brandon, 1993 ISBN 0-86322-159-9
  • M. Sheehy: The Dingle Peninsula. Reiseführer, 1991

Panoramo ĉe la okcidenta fino de la duoninsulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]