Duoninsulo Ungava
Duoninsulo Ungava | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
duoninsulo [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Koordinatoj | 59° 0′ 0″ N, 74° 0′ 0″ U (mapo)59-74Koordinatoj: 59° 0′ 0″ N, 74° 0′ 0″ U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 252 000 km² (25 200 000 ha) [+] | ||
Areo | 252 000 km² (25 200 000 ha) [+] | ||
|
|||
![]() |
|||
Duoninsulo Ungava | |||
La Duoninsulo Ungava (angle Ungava Peninsula, france Peninsule d'Ungava) estas la norda parto de Labradora Duoninsulo [1].
Ĝi estas lavita de la akvoj de Hudsona Golfo (en la okcidento), Hudsona Markolo (en la nordo) kaj Ungava Golfo (en la oriento). La plej norda punkto de la duoninsulo (same kiel la plej norda punkto de la tuta Labradora duoninsulo kaj la provinco de Kebekio) estas Kabo Wolsterholme. La areo estas ĉirkaŭ 252 000 km². Ĝi estas parto de la Kanada Ŝildo. La areo estas tute tundro; estas sufiĉe multaj riveroj kaj glaciejaj lagoj.
En 1950, sur la duoninsulo estis malkovrita lago-meteoritkratero nomata Pingualuit, kiu mezuras 415 metrojn profunda kaj 3,4 km en diametro.
La subgrundo de la duoninsulo estas riĉa je mineraloj, inkluzive de asbesto, nikelo, uranio, kupro kaj fererco. La klimato estas ekstreme severa.
La duoninsulo estas hejmo al proksimume 10 000 homoj en 12 marbordaj komunumoj, 90% de kiuj estas inuitoj. La plej granda setlejo estas Kuujjuaq.
Ĝis 1912, la Ungava duoninsulo estis parto de la Nordokcidentaj Teritorioj kiel la Ungava regiono.