Duonpatrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duonpatrino estas ne-biologia virina patrino edziĝinta al antaŭekzistinta patro. Duonpatro estas ne-biologia vira patro edziĝinta al antaŭekzistinta patrino.

Bo-duonpatrino estas la duonpatrino de la edz(in)o.

En iamaj tempoj duonpatrinoj estis ofta institucio, pro la alta proporcio de mortindico de virinoj dum la nasko kaj la neceso por la vidva patro ekhavi novan edzinon kiu zorgu pri la filoj, nome duonpatrino. Aktuale, okazas alia ŝanĝo pro la proliferado de divorcoj, nome okazas kunvivado de la gefiloj de la duonpatrino kun tiuj de la biologia patrino. La nova familio estas nomata nuntempe rekonstituita familio.

La negativaj konotacioj aŭ bildoj de patrino devenas el la ferakontoj en kiuj duonpatrinoj kaj bopatrinoj ludas malicajn rolojn ĉefe kiel detruantoj de la familiaj harmonio kaj bonfarto, roloj malaj al tiu de la patrino. Kontraste ne oftas en literaturo kaj cetera fikcio la apero de malica duonpatro, ekzemple en ferakontoj, kiel por ekzemplo en "La diablo de la tri orharoj".

Eble la plej fame konata ferakonto en kiu protagonistino estas mistraktata de duonpatrino (kaj de duonfratinoj) estas Cindrulino.

Notoj[redakti | redakti fonton]