Dupartia sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La du gvidantoj de la plej grandaj hispanaj partioj en 2010, José Luis Rodríguez Zapatero kaj Mariano Rajoy, kiu iĝis prezidento unu jaron poste.

Dupartia sistemo (aŭ dupartiismo) estas sistemo de politikaj partioj kiu favorigas la aperon de du politikaj koalicioj (ĝenerala kontraŭaj laŭ la ideologio) por okazigi diskriminacion aŭ forpelon de politikaj malplimultoj, okazante en ĉiuj elektoj ke unu el ili atingas la regadon de la nacio kaj la alia okupas la duan lokon inter la plej voĉdonitaj, kaj tiu iĝas la oficiala opozicio al la registaro. Ĝiaj defendintoj argumentas ke tio kreas politikan stabilecon forpelante la ekstremismajn sektorojn kiuj povus atingi parlamentanprezidentan reprezenton. Male, la kontraŭantoj asertas ke la forpelado de malplimultoj estas kontraŭdemokratia.

Tiu situacio igas ke la du partioj ricevas pli da atento ĉe la amaskomunikiloj kaj la publika opinio, dum la ceteraj partioj estas preteratentataj kaj la socio preferas nur voĉdoni al unu el ili timante ke la voĉdonado por malgranda partio neniel utilos. La dupartia sistemo ekzistas laŭ gradoj. Kelkkaj politikaj sistemoj estas pli dupartiismaj ol aliaj. Ĝenerale la plejparto de la sistemoj favorigas ĝin certagrade kvankam kelkaj jam estis dizajnitaj radike laŭ la dupartiismo.

La tradicia dupartiismo naskiĝis post la franca revolucio. Kun pli granda aŭ malgranda sukceso enradikiĝis en Eŭropo dupartiaj parlamentoj en kiuj reprezentiĝis kontraŭaj flankoj, konservativuloj kaj liberaluloj. La unuaj ĉiam kun la intenco konservi la privilegiojn de la nobelaro kaj la duaj provante egaligi sin kun la rajtoj de la burĝaro. En ĉiuj ĉi sistemo la ordinaraj loĝantoj, ankoraŭ analfabetaj grandparte, restis nekapablaj influi en la povo. Kun la alveno de la marksismo la dupartiismo rompiĝis en la plejparto de la demokratioj ĉar tria socia forto, la laboristoj, postulis reprezentadon. La ina voĉdono ankaŭ kontribuis disigi la politikan mapon en Eŭropo. La tendenco en preskaŭ ĉiuj landoj estas la modernigado de iliaj sistemoj aŭ adapti ĝin al la nova socia realo kaj ankaŭ por klopodi eviti novajn laboristajn revoluciojn.