Durán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Durán
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo EC090750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 295 211  (2022) [+]
Loĝdenso 5 038 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 10′ S, 79° 50′ U (mapo)-2.1733333333333-79.831111111111Koordinatoj: 2° 10′ S, 79° 50′ U (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 58,6 km² (5 860 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Durán (Ekvadoro)
Durán (Ekvadoro)
DEC
Durán
Durán
Situo de Durán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Durán, Ecuador [+]
vdr

Durán, aŭ en Esperanto Durano, estas kantona ĉefurbo de Ekvadoro ĉe la orienta bordo (maldekstra) de la rivero Guayas, en la provinco samnoma. Estas situanta antaŭ Guajakilo, provinca ĉefurbo, al kiu ĝi estas ligata pere de ponto nome de la Unidad Nacional (Nacia Unuiĝo). Durán estas ĉefurbo de la samnoma kantono. Laŭ oficialaj informoj de la censo 2010, la kantono havas 235,769 loĝantojn[1]

Ĝi estis kreita kiel rura paroĥejo de la kantono Guajakilo la 16-a de oktobro de 1902. La 10-a de januaro de 1986 ĝi estis separita administre el Guajakilo, kaj konvertiĝis en kantono dum la registaro de León Febres-Cordero.[2] Aktuale ĝi formas parton de la urba aglomeraĵo de Guajakilo, ĉar ties ekonomia, socia kaj komerca agadoj estas forte ligata al Guajakilo, kies "dormurbo" estas por miloj da laboristoj kiuj trapasas al Guajakilo tra surtera vojo.

Ĝi estas konsiderata parto de la Kunurbo Guajakilo kaj estas la dua plej loĝata urbo de la kunurbo kaj ankaŭ parto de la Zono de Planado #8 kun la kantonoj Guajakilo kaj Samborondón, ambaŭ separataj de la ponto de la Unidad Nacional.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Sinjoro José Durán y Maristany, de hispan-kataluna deveno (El Masnou- Barcelono) setlis en Durán kaj konstruis stokejon kaj hotelon nome Hotel Durán; lokanoj alkutimiĝis diri simple oni iras ĉe Durán au al Durán. Tio kiam Durán esti ankoraŭ nur domaro kaj ekzistis nur pro la fervojo. Josep Durán donis la terojn tra kie pasos la fervojo en la epoko de la tiama prezidento Eloy Alfaro, kaj pro tio kaj kiel omaĝo al la prezidento kaj al la terposedanto oni nomis ĝin Eloy Alfaro - Durán.

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Guajakilo (maldekstra) kaj Durán (dekstra)

Ĝi troviĝas en la Marborda Regiono de Ekvadoro dekstre de la rivero Guayas kaj de la insulo Santay, antaŭ Guajakilo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Durán dependas de variaj faktoroj. Pro ties situo en ekvatora zono, la urbo havas varman temperaturon dum preskaŭ la tuta jaro. Tamen ties proksimeco al la Pacifika Oceano faras, ke la marfluoj Humbolta (malvarma) kaj El Niño (varma) marka du klimatajn periodojn tre diferencaj. Unu pluva kaj malseka, kun varmo tipa de tropiko, kiu etendas de decembro al aprilo (konata kiel vintro kiu korespondas al la aŭstrala somero); kaj la alia seka kaj iom pli freŝa (konata kiel somero kiu korespondas al la aŭstrala vintro), kiu etendas de majo al decembro.

Pro ties situo en plena ekvatora zono, la urbo havas varman temperaturon de 20 °C al 27 °C dum preskaŭ la tuta jaro.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Población de Durán Arkivigite je 2007-08-25 per la retarkivo Wayback Machine (INEC)
  2. Consejo Provincial del Guayas. Arkivita el la originalo je 2009-04-08. Alirita 2013-01-10.