Dutch Schultz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dutch SCHULTZ (denaske Arthur Simon Flegenheimer; 6a de aŭgusto 1902 - 24a de oktobro 1935) estis Novjorka german-juda usona gangstero de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kiu riĉiĝis pere de agadoj rilataj al organizita krimo, kiaj kontraŭleĝaj drinkokontrabando kaj loterio. Malfortigita de du procesoj por evitado de impostado fare de persekutanto Thomas Dewey, la progreso de Schultz estis minacita ankaŭ de la gangstero nome Lucky Luciano. En klopodo por eviti sian enprizonigon, Schultz petis al la mafia komitato permeson por mortigi Dewey, kion ili malakceptis. Kiam Schultz malobeis ilin kaj faris klopodon mortigi Dewey, la komitaton ordonis lian murdon en 1935.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Five Families. MacMillan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]