Dutranĉita 24-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dutranĉita 24-ĉelo
Bildo
Orta projekcio en 2 dimensiojn
Bildo
Rektlinia sfera projekcio (proksime)
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Kvarlatera dukojnosimilaĵo (malregula kvaredro)
(4 senpintigitaj kuboj (3.8.8) kuniĝas je vertico)
Simbolo de Schläfli t1,2{3,4,3}
Verticoj 288
Lateroj 576
Edroj 192 trianguloj {3}
144 oklateroj {8}
Ĉeloj 48 senpintigitaj kuboj (3.8.8)
Edroj ĉirkaŭ latero {3} {8} {8}
Geometria simetria grupo [3,4,3], ordo 2304
Propraĵoj Konveksa, ĉelo-transitiva
vdr

En geometrio, la dutranĉita 24-ĉelo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per dutranĉo de la regula 24-ĉelo, alivorte per senpintigo de la 24-ĉelo duonvoje al la profundo kiu devus liveri la dualan 24-ĉelon.

Ĝi konsistas el 48 senpintigitaj kuboj.

Ĝi estas unu el la du ne-regulaj uniformaj plurĉeloj kiuj estas ĉelo-transitivaj. La alia estas la dutranĉita 5-ĉelo.

Ĝi estas ankaŭ latero-transitiva, kun 3 senpintigitaj kubaj ĉeloj por ĉiu latero kaj kun unu triangulo kaj du oklateroj ĉirkaŭ ĉiu latero.

La 48 ĉeloj de la dutranĉita 24-ĉelo respektivas kun la 24 ĉeloj kaj 24 verticoj de la 24-ĉelo. Kiel tiaj, la centroj de la 48 ĉeloj formas la radikan sistemon de speco F4.

La vertica figuro estas kvarlatera dukojnosimilaĵo, neregula kvaredro kun 2 kontraŭaj lateroj de longo 1 kaj 4 la aliaj lateroj de longo (2+21/2)1/2.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La senpintigitaj kuboj estas kunigitaj unu al la alia tra iliaj oklateraj edroj en kontraŭa orientiĝo, do, du kunigitaj senpintigitaj kuboj estas turnitaj je 45 gradoj unu relative al la alia tiel ke du triangulaj edroj ne komunigas laterojn. La kunigitaj tra kontraŭaj oklateraj edroj senpintigitaj kuboj formas ciklojn el 8 aĵoj. Ĉiu senpintigita kubo apartenas al 3 ĉi tiaj cikloj.

Samtempe, la senpintigitaj kuboj estas kunigitaj unu al la alia tra kontraŭaj triangulaj edroj formante ciklojn el 6 aĵoj. Ĉiu senpintigita kubo apartenas al 3 ĉi tiaj cikloj.

Projekcioj[redakti | redakti fonton]

La perpendikulara ĉelo-unua projekcio de la dutranĉita 24-ĉelo en 2 dimensiojn havas oklateran koverto. Sub ĉi tiu projekcio, la oklateraj edroj projekciiĝas en centran oklateron kaj 8 ĉirkaŭbarantajn oklaterojn (vidu bildon pli supre en la tabelo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]