Duuma kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duuma kodo estas ĉiu ajn kodo, kiu uzas reprezentaĵon el vicoj de du malsamaj simboloj.

Tiuj simboloj estas ofte reprezentataj per 0 kaj 1 aŭ per O kaj L. Tamen ĉiuj ajn paroj de simboloj estas ekvivalentaj.

Grava ekzemplo estas la entjera nombrosistemo kun la bazo 2, en kiu la ciferpozicioj havas valorojn de la potencoj de 2, tiel ke la unuaj naturaj nombroj kodiĝas jene (komparu la artikolon pri la duuma sistemo):

Dekuma valoroDuuma reprezento  8421
0 00000
1 10001
2 100010
3 110011
4 1000100
5 1010101
6 1100110
7 1110111
810001000
910011001
1010101010
1110111011
1211001100
1311011101
1411101110
1511111111

Ekzistas normo por reprezenti entjerajn kaj glitkomaj nombrojn per duuma kodo; ĝi estas la normo 754 de IEEE.

Duumaj kodoj por la prezentado de signoj estas ekzemple trukartaj kaj trubendaj kodoj. Kodoj kiaj ASCII, ISO 8859Unikodo ne estas duumaj kodoj, ĉar ili fiksas nur nombrajn valorojn por la signoj. Nur per aldono en enkodado ili iĝas duumaj, dekumaj, deksesumaj aŭ aliaj kodoj. Ekzemple oni povas konsideri la kombinon el Unikodo kaj la enkodado UTF-8 kiel 256-uman kodon, sed se oni disigas la bitokojn al bitoj, eblas ankaŭ konsideri ĝin kiel duuman kodon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]