Duzo (fornega)
En metalurgio, duzo estas aranĝaĵo por enblovi gasajn, likvajn aŭ pulvorajn substancojn en fandofornon, i.a.:
- oksigenon aŭ aeron por forbruligi karbonon el likvigita metalo;
- metanon, hidrogenon, mazuton aŭ aliajn gasajn, likvajn, pulvorajn brulaĵojn.
Noto terminologia
[redakti | redakti fonton]La termino ne havas firman tradicion en Esperanto, kvankam ĝi estas registrita en multaj vortaroj komencante per PIV. Forme ĝi devenas el la germana Düse, sed enhave ĝi paŭsas la francan tuyère. La franca vorto unue (en la 15ª jc) aperis kiel metalurgia termino por la signifo pri kiu temas ĉi tiu artikolo; tiusence ĝin pruntis la lingvo angla (vd en:tuyere). Poste la saman francan vorton oni ekuzis por la duzo de reakcia motoro raketa aŭ avia; tio estas alia signifo, priskribita en apartaj artikoloj Vikipediaj; en multaj lingvoj ilin esprimas apartaj terminoj (en:nozzle, ru:сопло ktp). Funkcie la fornega duzo pli similas ajuton ol la raketan duzon, sed en rigore racia lingvo ĝi bezonas apartan terminon.
Kurioze, kvankam por modernulo la reakcimotora duzo estas nocio pli aktuala ol la metalurgia, tamen PIV unue listigas tiun lastan, kio respondas al la historio de la termino franca, sed estas stranga en vortaro Esperanta.
En la difinoj kaj tradukoj observeblas hezito pli ĝia amplekso: ĉu temas pri la tuta enblova instalaĵo (kiel montrite en la Greziljona Vortaro[1], aŭ nur pri ties finparto, la enblova tubo (laŭ la PIV-difino).
Sekve de la dirita ŝajnas, ke en Esperanto preferindas uzi la pli klarajn kaj precizajn terminojn mempriskribajn: enblova agregato kaj ties parto la enblova tubo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Teknika Vortaro de Greziljono (8-aprilo-2016)», p. 26, la bildo pri «duzo de altforno»)