Saltu al enhavo

Duzona pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duzona pluvio
Reprodukta plumaro
Reprodukta plumaro
Nereprodukta plumaro
Nereprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Duzona pluvio A. bicinctus
Anarhynchus bicinctus
Jardine & Selby, 1827
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Duzona pluvio, Anarhynchus bicinctus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas endemio de Novzelando, kaj oni agnoskis du subspeciojn, nome la jenaj: la nomiga Charadrius bicinctus bicinctus,[1] kiu reproduktiĝas en tuta Novzelando, inklude la Ĉathamojn, kaj Charadrius bicinctus exilis,[2] kiu reproduktiĝas en la novzelandaj ĉeantarktaj Aŭklandoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Studo de 2015 fare de Phylogenetics and Evolution trovis iliajn plej proksimajn parencojn en la aliaj pluvioj de Novzelando, nome la Novzelanda pluvio (Anarhynchus obscurus kaj la Kurbabeka pluvio (Anarhynchus frontalis, kiujn la studo trovis en la klado Charadrius).[3]

La Duzona pluvio estas distingita per malhela, grizbruna dorso kun karakteriza blanka brusto kaj maldika nigra bendo tuj sub la kolo trairante la bruston kune kun pli granda bruna zono malsupre.[4] Dum la reprodukta sezono, tiuj zonoj estas pli klare videblaj ĉe maskloj kompare kun inoj.[1] Pli junaj birdoj havas neniujn bendojn, kaj ofte estas makulecbrunaj supre, kun malpli blankaj partoj. Tiuj vadbirdoj havas relative longajn krurojn kiu ebligas ilin facile vadi ĉe malprofundaj akvoj kaj moviĝi efike ĉe sablaj strandoj. Iliaj longaj pintaj flugiloj helpas vojaĝi longajn distancojn ĉar ili ebligas la birdojn esti tre lertaj.[5] La kapo de la duzona pluvio estas elstara kun grandaj, malhelbrunaj okuloj kaj fortika nigra beko. Pro similaj koloroj ene de la ideala vivejo de pluvioj, ekvidi tiujn birdojn povas esti malfacile atingeblaj, tamen la alvoko "ĉirp-ĉirp" estas facile aŭdata kaj ilia kutimo rapide kuri poste paŭzi por manĝi manĝaĵon povas kapti la atenton de observantoj.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Image of Double-banded Plover (Charadrius bicinctus) transitioning to breeding plumage.
Duzona pluvio en Tasmanio transiranta al reprodukta plumaro.

Distribuado de la Duzona pluvio varias laŭsezone. Ili estas en siajn reproduktejoj, kiuj estas tute en Novzelando, el ĉirkaŭ Aŭgusto ĝis Novembro. Multaj moviĝas al marbordaj lokoj en Novzelando tuj post la reprodukta sezono (ĉirkaŭ Decembro ĝis Marto). Granda parto de la populacio migras al to Australia in autumn and winter (roughly April to July).[5]

La Duzona pluvio reproduktiĝas tra multo de la Norda kaj Suda Insuloj kaj iliaj ĉefaj ĉebordaj insuloj, plus la insuloj Rakiura, Ĉathamoj kaj Aŭklandoj.[6] La plej granda nombro nestumas ĉe interplektitaj riveroj de la distriktoj Marlborough, Kanterburio, Otago kaj Sudlando en la Suda Insulo. Multaj aliaj reproduktiĝas ĉe ŝindaj akvofluejoj en Hawke's Bay, la Manavatuaj ebenaĵoj kaj Vairarapa en la Norda Insulo.[7][8] Kelkaj nestumas sur sablaj marbordoj, speciale ĉe la enfluejoj de rojoj aŭ riveroj en la Norda kaj Suda insuloj.[8] Malgrandaj nombroj reproduktiĝas en pli altaj areoj kiel Nacia parko Tongariro kaj ĉealpaj areoj de Centra Otago.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Specimens of Charadrius bicinctus bicinctus. Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Arkivita el la originalo je 2012-10-24. Alirita 16a de Julio 2010 .
  2. Holotype of Charadrius bicinctus exilis. Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Arkivita el la originalo je 2012-10-24. Alirita 16a de Julio 2010 .
  3. (2015) North or south? Phylogenetic and biogeographic origins of a globally distributed avian clade”, Phylogenetics and Evolution 89, p. 151–159. doi:10.1016/j.ympev.2015.04.010. Bibkodo:2015MolPE..89..151D.
  4. Hutching, Gerard (17a de Februaro 2015). "Wading birds – Dotterels". Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand.
  5. 1 2 (1999) “Regional patterns of migration in the banded dotterel (Charadrius bicinctus bicinctus)”, Notornis 46, p. 101–122.
  6. Pierce, R. J. (2013). Miskelly, C. M. (eld.). "Banded dotterel". New Zealand Birds Online.
  7. 1 2 Dowding, J. E.; Moore, S. J. (2006). Habitat networks of indigenous shorebirds in New Zealand (PDF). Science for Conservation 261. New Zealand Department of Conservation. pp. 36–42.
  8. 1 2 Heather, Barrie. (2015) The Field Guide to the Birds of New Zealand. Penguin, p. 341–342. ISBN 978-0-143-57092-9.
  • Stephen Marchant; P. J. Higgins (eld.) (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds: Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press, USA. (ISBN 978-0-19-553069-8)