Dvor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dvor troviĝas en la plej malhela departemento

Bazaj informoj

Dvor, serbe Двор estas vilaĝo kaj municipo en Kroatio. Ankoraŭ 63 komunumoj apartenas al la municipo.

Situo

Dvor situas laŭ maldekstra bordo de Una (kiu estas samtempe landlimo de Bosnio kaj Hercegovino), laŭ vojo al Bosnio kaj Hercegovino. Limpasejo kaj ponto troviĝas inter ambaŭ landoj, kontraŭe troviĝas Bosanski Novi.

Historio

En la 8-a jarcento kroatoj alvenis. Post la mezepoko la vilaĝo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon Dvor apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Zágráb (reĝa departemento), kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1995 al Kroatio. Inter 1991-1995 la tuta regiono apartenis al batelejo inter serboj kaj kroatoj.