Dvorníky-Včeláre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dvorníky-Včeláre situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Dvorníky-Včeláre, hungare Méhészudvarnok (mEhEsudvarnok) estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Dvorníky-Včeláre situas laŭ la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Košice. La lasta urbo troviĝas 37 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Szádudvarnok (slovake Zádielske Dvorníky) estis unue menciita en la jaro 1314. En 1828 oni komputis tie 89 domojn kaj 91 homojn. Apuda vilaĝo Méhész menciiĝis en 1314 en formo "Othelek". En 1828 oni komputis en Méhész 25 domojn kaj 233 homojn. En 1910 loĝis en Szádudvarnok 442 homoj, en Méhész 125 homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Dvorníky-Včeláre 445 homoj, (303 hungaroj, 140 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Ĝemelkomunumo de vilaĝparto Zádielske Dvorníky, hungare Szádudvarnok[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]