Dwijendranath Tagore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dwijendranath Tagore
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1840 (1840-03-11)
en Kolkato
Morto 19-an de januaro 1926 (1926-01-19) (85-jaraĝa)
en Shantiniketan
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Brita Hindio
Alma mater Presidency University
Familio
Patro Debendranath Tagore
Frat(in)oj Swarnakumari Devi • Rabindranath TagoreHemendranath TagoreJyotirindranath TagoreSatyendranath Tagore • Soudamini Debi
Infanoj Dwipendranath Tagore • Arunendranath Tagore • Sudhindranath Tagore
Okupo
Okupo poeto • tradukisto • vocal composer • filozofo • matematikisto
vdr

Dwijendranath TAGORE (11a de Marto 1840 – 19a de Januaro 1926) estis barata bengala poeto, kantokomponisto, filozofo, matematikisto kaj pentristo. Li estis unu el la pioniroj de simpligo de la bengala skribsistemo. Li estis la plej aĝa filo de Debendranath Tagore kaj la plej aĝa frato de Rabindranath Tagore, de Hemendranath Tagore, de Satyendranath Tagore kaj Jyotirindranath Tagore.[1][2][3][4][5][6][7]

La unua kontribuo de Dwijendranath al la bengala literaturo estis la traduko al la Bengala lingvo de la versio de Kalidasa farita de Meghaduta verkita en klasika Sanskrito. Tiu libro estis publikigita en 1860, precize unu jaron antaŭ la nasko de la estonta Nobel-premiito frato Rabindranath Tagore. Je la tempo de la publikigo, Dwijendranath estis nur 20-jaraĝa. Tiu traduko estis la unua bengala traduko de Meghdoot. Dwijendranath uzis du diferencajn bengalajn rimstilojn dum li tradukis tiun libron.[1] Lia dua elstara libro de poezio, Swapnaprayan, estis publikigita en 1875. Rabindranath estis tiom nur adoleskulo kiam tiu libro estis publikigita. Tiu poemo sekvis la veturan taglibron de junulo. Tiu teksto montris lian rimarkindan regadon super la aplikado de diferencaj ritmoj. La libro estas gvidilo al la bengala poezio de tiu epoko kaj tial ĝia historia valoro estas nemalhavebla.[1]

Lia ĉefa filozofia verko estas Tattwabidya (trivoluma, 1866-1868). Tiu libro estas pionira en la historio de bengala filozofio. Tiu nacia libro ne estis publikigita en bengala antaŭe. Liaj du aliaj ĉefaj filozofiaj verkoj estas Advaita Mater Samalochana (1896) kaj Aryadharma O Boudhadharmer Ghat-Protighat (1899).[1]

Dwijendranath Tagore estis fekunda matematikisto. Li verkis kelkajn librojn en angla: libro pri skatolmetrio (Baksamiti, pri la strukturo de skatolo) (1913), ontologio (1871) kaj geometrio.[3][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 হিরণ্ময় বন্দোপাধ্যায়। ঠাকুরবাড়ির কথা। শিশু সাহিত্য সংসদ। পৃষ্ঠা ৯৫–৯৮।
  2. Dwijendranath Tagore. Alirita 2021-05-17.
  3. 3,0 3,1 দ্বিজেন্দ্রনাথ ঠাকুর. Alirita 2021-05-17.
  4. Dwijendranath Tagore (1840–1926), brother of Rabindranath (en-GB) (2019-02-05). Alirita 2021-05-17.
  5. Times, Wireless To the New York, "TAGORE'S BROTHER IS DEAD.; Dwijendranath, 87, Also a Poet, Was Eldest of Seven Sons.", The New York Times, 1926-02-10. (en-US)
  6. দ্বিজেন্দ্রনাথ ঠাকুরের জন্ম (angle). Alirita 2021-05-17.
  7. দ্বিজেন্দ্রনাথ ঠাকুর (bn-BD) (2020-03-11). Alirita 2021-05-18.
  8. Sarker, Dulal। "Tagore, Dwijendranath"। Dwijendranath Tagore। Banglapedia।

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]