Dzmitrij Vus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dzmitrij Vus
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1971 (1971-06-10) (52-jaraĝa)
en Minsko
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Ŝtata Universitato Janka Kupala de Hrodno
Okupo
Okupo entreprenisto • politikisto
vdr

Dzmitrij Ivanaviĉ Vus - beloruse Дзмітрый Іванавіч Вус, naskiĝis la 10-an de junio 1971 en Minsko - estas belorusa politikisto kaj socia aktivulo.

Dum la prezidantaj elektoj de Belorusio 2010 li estis unu el la kandidatoj. En la nokto de la 19-a al la 20-a de decembro, li kaj preskaŭ ĉiuj aliaj opoziciaj kandidatoj estis arestitaj por organizi kaj partopreni en protestoj kontraŭ fraŭdo de elekto. La kunkandidato Rihor Kastusjoŭ estis la sola el tiuj kandidatoj kiu sukcesis kontesti la voĉdonajn rezultojn, ĉar kandidato devas doni la plendon persone, sed Dzmitrij Vus kaj la aliaj kandidatoj ne povis fari tion, ĉar ili estis jam en malliberejo.