Dzonka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
dzonka
ཇོང་ཁ
Parolata en Butano
Denaskaj parolantoj 133 000
Skribo Tibeta skribo
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Tibetobirma
Tibeto-Kanaŭra
Bodiŝa
Tibeta lingvaro
Centra Tibeta
Suda
Dzonka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 dz
  ISO 639-2 dzo
  SIL DZO
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La dzonka lingvo (རྫོང་ཁ་) estas la nacia lingvo de Butano. La vorto "dzonka" (aŭ "dzongkha") signifas la lingvo (ka, ཁ་) parolata en dzong (རྫོང་), kie la dzongoj estas monaĥejoj fortresigitaj kiuj troviĝas en Butano, konstruitaj de Ŝabdrungo Ngavang Namgjel en la 17-a jarcento. La dzonka lingvo kaj ĝiaj dialektoj estas la indiĝena lingvo de ok okcidentaj distriktoj de Butano. Aliaj lingvoj kutime praktikataj en Butano estas la ŝarĉopka kaj la nepala.

La dzonka estas lingvo derivita de la antikva tibeta. La unua versio de libro priskribanta la gramatikon de la zdonka estis eldonita en la jaro 1992 kaj verkita de la nederlanda lingvisto George Driem, laŭ komisio de la butana registaro. Li same identigis plurajn indiĝenajn lingvojn de la lando. Kune kun la denaska parolanto Karma Tshering li verkis gramatikan libron por la dzonka lingvo. 'Romia dzonka' estas la norma fonologia latinigo de la dzonka lingvo kiu estis ankaŭ evoluigita fare de George Driem.

La dzonka estis deklarita kiel la nacia lingvo de Butano en 1971. La lingvo estas parolata de 130 000 personoj en la okcidento de la lando (plus aldonaj 3 000 en Barato).

La zdronka estas instruata en lernejoj kune kun la angla. Ĉar kelkaj subjektoj estas instruataj en la angla (matematiko, scienco, ktp), la zronka suferas rektan konkuradon de tiu lingvo, situacio kiu estas nuntempe ne favora al ĝi.

Ĝia ISO-kodo estas dz. Ekzistas ankaŭ jam Vikipedio en la dzonka lingvo.

La dzonka en informatiko[redakti | redakti fonton]

La 19an de julio 2006, estis lanĉita dzonkan version de Linukso (Linux), kiu estas la tutunua komputila sistemo por administri la nacian lingvon de la lando, laŭ la Ministro de Informo kaj Komunikado de la Reĝa Registaro de Butano, Lyonpo Leki Dorji. Bazita sur la projekto Debian, ĝi disvolviĝis en Butano. La karakteroj de la dzonka tiparo estas identaj al tiuj de la tibeta. Programaraj aplikoj kiel ekzemple GNOMO, OpenOffice.org kaj Mozilla, estis tradukitaj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Bonan tagon : Kuzu Zangpo.
  • Kiel vi fartas ? : Ga de baj je ?
  • Kiel estas via nomo ? : Ĉu gi ming ga ĉi mo?
  • Mia nomo estas Nima: Nge gi ming Nima in.

Kalkuli :

  • Unu : Chi
  • Du : Nyi
  • Tri : Sum
  • Kvar: Zhi
  • Kvin : Nga
  • Ses : Dru
  • Sep : Du-in
  • Ok: Gay
  • Naŭ: Gu
  • Dek : Chu Tham

La dzonka en filmoj :[redakti | redakti fonton]

Je la dato marto 2008, la interreta Movie Database kalkulis ok filmojn faritajn en tiu lingvo : :

  • 1960 : Komenco en la paradizo
  • 1962 : Princineto, de Chencho Dorji
  • 1989 : Gasa lamai singye, d'Ugyen Wangdi
  • 2003 : Nyen dang dra, de Gyem Dorji
  • 2003 : Vojaĝantoj kaj Magiisto (Travellers and Magicians), de Khyentse Norbu estas tute en la zdonka.
  • 2005 : Muti thrishing, de Pelden Dorji kaj Tshering Gyeltshen
  • 2005 : Lengo, de Chencho Dorji
  • 2006 : 49th Day, de Namgay Retty
Ĝermo pri lingvoj
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvoj.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).