Saltu al enhavo

Eĝou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eĝou
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 436000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 059 700  (2019) [+]
Loĝdenso 664 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 24′ N, 114° 53′ O (mapo)30.39724114.88418Koordinatoj: 30° 24′ N, 114° 53′ O (mapo) [+]
Areo 1596,46 km² ( 159 646 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Eĝou (Ĉinio)
Eĝou (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Eĝou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ezhou [+]
vdr

Eĝou Pri tiu ĉi sono prononco, per simpligita ĉina skribo 鄂州, per pinjino Èzhōu estas prefektujnivela milionurbo en provinco Hubejo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝiaj moknomoj estas "urbo de cent lagoj" kaj "la lando de fiŝoj kaj rizoj".

Vojo en Eĝou

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 079 353 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Lago en la centro

La kuntirita urbego kuŝas laŭ la dekstra (suda) bordo de Jangzio sur areo 1 594 km² kaj administras 3 distrikt-nivelajn urbajn dividojn. Aliflanke de la rivero situas triaranga urbego Huangan. Estas pli ol 130 lagoj aŭ lagetoj en Eĝou. Provinca sidejo Vuhano troviĝas 58, Ŝanhajo 640, ĉefurbo Pekino 1064 km laŭ [1].

Urba pordego

La loknomo unua aperis dum la Han-dinastio. Kvankam la administra sidejo ŝanĝiĝis plurfoje, la loknomo restis senŝanĝa ĝis la epoko de la Tri Reĝlandoj (220-280), tiam ĝi estis renomita "Vuĉang". Ĉi tiu nomo restis uzata ĝis 1915. Dum la historio Eĝou restis grava urbo politike, ekonomie kaj armee pro sia strategia pozicio laŭlonge de la meza parto de la rivero Jangzio.

En Eĝou la industrio produktas metalurgiaĵojn, konstrumaterialojn, tekstilojn, kemiaĵojn kaj maŝinaron, sed ankaŭ la trafiko havas signifon.

Stacidomo

La prefektuja urbo estas signifa trafiknodo kun internacia flughaveno, 6 riveraj havenoj, bonaj ĉefvojaj kaj fervojaj ligoj al la tutlandaj retoj. Du pontoj helpas la trafikon tra Jangzio.

La klimato estas humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa). La jara averaĝa temperaturo estas 18 °C kaj varias inter 14-22 °C. Jare averaĝe pluvas 1372 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo estas pli inter marto-aŭgusto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • somera imperiestra palaco
  • muzeo
  • statuo
Bildoj pri Eĝou
Somera palaco
Ponto tra Jangzio
Mezlernejo
Muzeo
Insuleto
Statuo


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans