Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

«Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde» estas testa frazo (inventita de Martin Weichert) entenanta ĉiujn diakritaĵojn kaj vokalojn de la alfabeto de Esperanto, ofte uzata por kontroli, ĉu la kromliteroj de Esperanto bone prezentiĝas en koncerna tiparo, en datumtransmeto aŭ prilaboro ktp. Pro sia mallongeco ĝi ofte estas praktike pli oportuna ol la plenaj ĉiuliteraĵoj.

Tiajn frazojn esperantajn oni povus nomi ĉiuĉapelaĵoj.

Klivo Lendon ekuzis por iom simila funkcio la vorton ĉirkaŭ, kiu kvankam ne entenas ĉiujn kromliterojn de Esperanto, tamen prezentas ambaŭ diakritilojn de Esperanto; tio ebligas, interalie, klare indiki la specojn de surogataj skribosistemoj, ekz-e:

  • chirkau-skribo (la fundamenta);
  • cxirkaux-skribo (iksismo, la plej ofte uzata);
  • ^cirka^u-skribo (la Teĥa) ...

Similajn testajn frazojn pri ĉiuj ne-askiaj kromliteroj nacilingvaj havas la poloj; la plej vaste konata el ili estas «Zażółć gęślą jaźń» (proksimuma signifo: «Flavigu liutan memon»).