Saltu al enhavo

Eĥo de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eĥo de Moskvo
Радиостанция «Эхо Москвы»
emblemo
radiostacio
novaĵretejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de aŭgusto 1990 vd
Fino 3-a de marto 2022 vd
Poste Echo vd
Geografia situo 55° 45′ 8″ N, 37° 35′ 46″ O (mapo)55.75222222222237.596111111111Koordinatoj: 55° 45′ 8″ N, 37° 35′ 46″ O (mapo)
Lando(j) RusioSovetunio vd
Sidejo Moskvo
Adreso Новый Арбат, 11, Москва, 119019
Eĥo de Moskvo (Moskvo)
Eĥo de Moskvo (Moskvo)
DEC
Map
Eĥo de Moskvo
Moto Слушайте радио, остальное — видимость
Fondinto(j) Sergey Korzun • Sergey Buntman vd
Lingvoj
rusa lingvovd
Posedata de Gazprombank vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eĥo de Moskvo (ruse: Эхо Москвы, latinliterigo Eĥo Moskvi) estas rusia radiostacio el Moskvo. Ĝi ekestis en la epoko Glasnost (ruse гла́сность, malfermeco aŭ videbleco) fine de la 1980-aj jaroj, kiam permesiĝis politiko de travidebla kaj malferma konduto de la sovetunia ŝtato al la civitanoj. Kiam en Sovetunio de la gvido de Miĥail Gorbaĉov en 1990 unuafoje permesiĝis neŝtataj amaskomunikiloj, grupo de ĵurnalistoj kun starta kapitalo de 150 000 sovetuniaj rubloj fondis la stacion. La unua programo elsendiĝis la 22-an de aŭgusto 1990. Ke la stacio havas la "radiostacian licencon numero unu", ankaŭ hodiaŭ fierigas la redakcian teamon.

La elsendoj de la stacio estas aranĝitaj el Moskvo kaj povas esti ricevitaj en multaj urboj en Rusio same kiel en la landoj de la antaŭa Sovetunio

Ĉefredaktisto Aleksej Venediktov en intervjuo kun la usona ministrino pri eksteraj rilatoj Hillary Clinton en oktobro 2009

Ĉefredaktisto de la stacio estas Aleksej Venediktov (cirile Алексей Венедиктов).[1] 66 procentaĵojn de la akcioj havas la amaskomunikila firmao ОАО Газпром-Медиа Холдинг ("OAO Gazprom-Media Ĥolding"), filio de la konzerna banko Gazprombank (cirile Газпромбанк)[2] de la energia konzerno Gazpromo. La resto de la akcioj apartenas al la redakcianoj. La redakcia statuto priskribas ke la redakcian direkton de la stacio fiksas nur la ĉefredaktisto, sendepende de eksteraj influoj.

La stacion laŭ takso de aŭgusto 2005 regule aŭkultas 650 000 homoj en Moskvo kaj 1,5 milionoj da homoj en la ĉirkaŭaj regionoj. Laŭ informoj de la rusia ministerio pri gazetaro, radiofonio, televido kaj aliaj amaskomunikiloj, inter la radiostacioj de Moskvo la stacio Eĥo de Moskvo havas la 10-an rangon kun 5 procentaĵoj de ĉiuj radioaŭkultantoj, kaj en tuta Rusio ĝi havas la 13-an rangon kun 2 procentaĵoj de ĉiuj radioaŭkultantoj.

En 2010, laŭ la esplorfirmao Comcon, Эхо Москвы (Eĥo de Moskvo) iĝis en septembro 2010 la unua radiostacio en Moskvo laŭ aŭdantaro (unu miliono da aŭskultantoj ĉiutage).

Laŭ la stato de 2016, la stacio Eĥo de Moskvo estas la sola restinta tutlanda radiostacio ne regata per la registaro de Rusio, kiu sekve plu povas raporti sendepende kaj sencenzure. La ĵurnalisto Grigorij Pasko (cirile Григорий Пасько) diris pri la sendependeco de la stacio:

Citaĵo
 Oni permesas ekziston al la stacio Eĥo de Moskvo. Por ke la registaro povas montri ion, kiam leviĝas la demando ĉu en Rusio ekzistas sendependaj amaskomunikiloj. Same ekzistas Novaja gazeta, unusola libera gazeto. Sed ne ekzistas televida stacio raportanta sendepende kaj kritike. Tio estus tro, ĉar la plej granda parto de la loĝantaro atingiĝas kaj manipuliĝas per televido.[3] 
— Grigorij Pasko

En 2017 ĵurnalistino Tatiana Felguengauer estis viktimo de tranĉila atako, dum Eĥo de Moskvo estis akuzita pri "organizado de por-okcidenta vizio antaŭ la prezidentaj balotoj en Rusio"[4].

Sergej Buntman, kunfondinto kaj unua vicĉefredaktisto (ĝis 2022) de Eĥo de Moskvo kaj gajninto de la premio Ora Plumo de Rusio (Золотое перо России) por subteni kaj kuraĝigi talentajn homojn en la kampo de literatura kreivo kaj subteni rusan literaturon kaj lingvon.

La 1-an de marto 2022, la stacio estis forprenita de la aero pro priraportado de la Rusio-Ukrainia milito, kaj la 3-an de marto 2022, la estraro decidis fermi kaj la radiostacion kaj ĝian retejon[5]. La 3-an de oktobro 2022, dissendado estis restarigita kiel reta publikaĵo nomita "Eĥo", sed la amaskomunikila platformo baldaŭ estis blokita de la aŭtoritatoj[6]. La plej multaj el la radioĵurnalistoj tiam ekziliĝis eksterlanden. Aliaj kiel Sergej Buntman restas en Rusio. Plejparto de la elsendoj estas kovritaj de ĵurnalistoj, kelkaj el kiuj estas elsenditaj en YouTube en dediĉita aplikaĵo aŭ en Telegram.

Unu el ĝiaj sloganoj estis: Свободное радио для свободных людей" (Radio libera por homoj liberaj). La radio servis ankaŭ dum jaroj kiel alibio por Vladimir Putin pri diri ke parollibereco en Rusio: “vidu, kiel oni kritikas min en Eĥo de Moskvo, oni ne povas diri, ke ne ekzistas parollibereco en Rusio!"[7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aleksej Venediktov ĉefredaktisto de Eĥo de Moskvo Arkivigite je 2014-09-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. Дочерние и зависимые компании ("filioj kaj asociitaj firmaoj" ... de la konzerna banko Gazprombank). Arkivita el la originalo je 2015-04-17. Alirita 2016-02-16.
  3. artikolo „‚Warum schreibt ihr nicht, was ich sehe?‘ Der russische Journalist Grigori Pasko über Abhängigkeit und Käuflichkeit der Presse unter Putin“ (germane: "Kial vi ne skribas kion mi vidas?" La rusia ĵurnalisto pri Grigorij Pasko pri sendependeco kaj aĉeteblo de la gazetaro sub la regado de Putin) En la germania gazeto Berliner Zeitung, la 20-an de aŭgusto 2007.
  4. (fr) Isabelle Mandraud, Une journaliste de la radio Echo de Moscou victime d'une attaque au couteau arkivo, Le Monde, la 23 de oktobrp 2017 (ISSN 1950-6244, alilrite la 24-an de oktobro 2017).
  5. (fr) Info Ukraine : la radio russe Ekho Moskvy se saborde après avoir été interdite d'antenne arkivo, TV5 Monde, la 3-an de marso 2022.
  6. (ru) Роскомнадзор заблокировал медиаплатформу "Эхо" за распространение запрещенного контента. (Roskomnadzor blokis la Echo-median platformon por distribuado de malpermesita enhavo), TASS, la 6-an de oktobro 2022. Alirite la 17-an de aŭgusto 2023. Arkivita de la originalo, la 17-an de aŭgusto 2023.
  7. (fr) Lorraine Millot, Echo de Moscou, un îlot anti-Poutine arkivo, Libération, la 25-an de aŭgusto 2004.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Echo Moskwy en la germana Vikipedio.