Eŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŝuo
Orisha
Informoj
Eble sama eleguuuua
Sekso vira
Religio Kandombleo
vdr

Eŝuo (portugallingve Exu), ankaŭ nomata kiel Baraon, Esu Eleggua, Esu Elegbara, Eshu Elegbara, Elegba, Legba, Eleda, en Kandombleo (brazila religio) estas la sinjoro de vojoj, ĉefe la vojo inter homoj kaj dioj, pro tio, oni devas peti permeson de li antaŭ ritoj al aliaj dioj. Ĉar li venas ofte sur la Teron, liaj moroj iom similas al homaj moroj. Oni preĝas al li por akiri ligilon kun dia mondo, bonsuksecon en negocoj kaj revenĝon al maljustecoj. Lia tago estas lundo. Liaj koloroj estas ruĝo kaj nigro. Liaj simboloj estas la tridento, la ŝlosilo kaj la erekta peniso. Oni oferas al li bakitan maizon, sep malgrandajn bakitajn terpomojn kun ŝeloj, popkorno kun palmoleo aŭ maniokfarunon kun palmoleo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]