Eŭdoksia Lopuĥina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭdoksia Lopuĥina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1669 (1669-07-30)
en Moskvo
Morto 27-an de aŭgusto 1731 (1731-08-27) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusa carlando vd
Familio
Dinastio Lopuĥin vd
Patro Fjodor Abramoviĉ Lopuĥin vd
Patrino Ustinja Rtiŝĉeva vd
Edz(in)o Petro la Granda vd
Infanoj Aleksej Petroviĉ • Alexander Petrovich • Pavel Petrovich Romanov vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carino Eŭdoksia Fjodorovna Lopuĥina (ruse Евдоки́я Фёдоровна Лопухина́, Jevdokíja Fjodorovna Lopuĥiná; naskiĝis la 30-an de julio[jul.]/ 9-an de aŭgusto 1669[greg.] en Moskvo, mortis la 27-an de aŭgusto[jul.]/ 7-an de septembro 1731[greg.] samloke) estis rusa carino kiel la unua edzino de Petro la Granda, kaj la lasta etne rusa kaj ne-eksterlanda edzino de Rusia monarko.[1] Ili geedziĝis la 27-an de januaro 1689 [1] kaj divorcis en 1698.[2] Ŝi estis la patrino de la carido Aleksej Petroviĉ kaj la patroflanka avino de Petro la 2-a de Rusio.

Ŝi estis elektita kiel edzino por la caro fare de lia patrino Natalia Nariŝkina ĉefe pro la rilato de la patrino de Eŭdoksia kun la fama bojaro Fjodor Rtiŝĉev. Ŝi estis kronita carino en 1689 kaj naskis la Granddukon Aleksej Petroviĉ de Rusio la venontan jaron. Ŝi naskis du pliajn filojn de Petro, nome Aleksandro en 1692 kaj Paŭlo en 1693, sed ambaŭ mortis dum la infanaĝo. La caro ne eltenis ŝiajn konservativajn parencojn kaj tuj abandonis ŝin por belulino el Nederlando, nome Anna Mons.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Eudoxia Lopukhina". Encyclopædia Britannica. Vol. 9 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 882.
  2. "Putin's divorce breaks long taboo in Russian politics: Leaders keep personal lives private", foxnews.com, 7a de Junio 2013. Alirita la 13an de Februaro 2022.