Eŭfemia de Kalcedono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭfemia de Kalcedonio)
Sankta
Eŭfemia de Kalcedono
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 289 (0289-01-01)
en Kalcedono
Morto 16-an de septembro 304 (0304-09-16) (15-jaraĝa)
en Kalcedono
Tombo Kroatio vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭfemia de Kalcedono (antikve-greke Εὐφημῐ́ᾱ, Eufēmíā; mortis la 16-an de septembro 303) estis frua kristana martiro, adorata kiel konsekrita virgulino kaj sanktulino.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La persona nomo deriviĝis de la greka vorto εὔφημος eúfēmos, kio laŭvorte signifas: "parolanta per bonaj vortoj" .

Eŭfemia en la kavo de la leonoj, bildigo de la baziliko de Sankta Eŭfemia en Rovinj
Sankta Eŭfemio (14-a jarcento), Dioceza Muzeo Udine
la baziliko de Sankta Eŭfemia en Rovinj

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eŭfemia vivis en la 3-a jarcento sub la rego de la romiaj imperiestroj Diokleciano kaj Maksimiano. Ŝi estis ido de romia patricia familio, filino de senatano en Konstantinopolo kaj konfesis malkaŝe esti kristano dum la persekutado de kristanoj. Do la romiaj aŭtoritatoj kondamnis ŝin je mortigo per torturo. Laŭ legendo, la 15-jara Eŭfemia estis pendigita je la haroj kaj premita inter ŝtonoj dum sep tagoj, sen manĝo. Laŭ la legendo, anĝelo nutris ŝin tiam, la ŝtonoj fine disiĝis en polvon kaj Eŭfemia estis libera. Ŝi estis ĵetita en kavon de sovaĝaj bestoj en la hipodromo de Konstantinopolo, sed ĉi tiuj faris nenion al ŝi. Ekzekutisto, kiu saltis en la kavon kaj mortigis Eŭfemian per ponardo, estis mortigita per la bestoj. Eŭfemia estis entombigita kun ĉiuj honoroj.

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

En la 4-a jarcento, baziliko estis starigita super la tombo de Eŭfemio en Kalcedono. Ĉirkaŭ la jaro 620, ŝiaj relikvoj estis alportitaj al Konstantinopolo. Ĉirkaŭ 800, la sarkofago de Eŭfemia estis transdonita al Rovinj en Istrio, hodiaŭa Kroatio. Relikvoj estas en la baziliko de Rovinj konsekrita je ŝi, aliaj en Istanbulo.

En la 13-a jarcento estis la krania relikvo de ŝi "estis transdonita mirakle" al la fortikaĵo Athlit de la ordeno de Templanoj en nuntempa Israelo, eble dum la konkero de Konstantinopolo dum la kvara krucmilito. La Templaroj kutimis tuŝi la relikvon per siaj zonoj. En 1291 la relikvo estis portita al la trezorejo de la ordeno en Nikozio, Kipro kaj post la malfondo de la ordeno alvenis al la posedo de la Ordeno de Sankta Johano. En 1395 ĝi estis sur Rodoso kaj en la evakuado de la insulo venis en 1522 ĝis Malto, kie ĝi estis konservita en relikvejo. Oni kredas ke la trupoj de Napoleono kaptis la relikvon en 1798 kaj malaperis en la Nilo kiam sinkis la ŝipo kiu transportis ĝin en la Batalo apud Abukiro en la somero de 1798.

La asteroido 630 Eŭfemia, malkovrita la 7-a de marto 1907 de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl, havas sian nomon laŭ la sanktulino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]