Eŭgeno Miĥalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭgeno MIĤALSKI)
Eŭgeno Miĥalski
Persona informo
Aliaj nomoj Torentano • Revulo • Profetivski
Naskiĝo 21-an de januaro 1897 (1897-01-21)
en Letychiv
Morto 15-an de oktobro 1937 (1937-10-15) (40-jaraĝa)
en Kievo
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Subskribo Eŭgeno Miĥalski
Okupo
Okupo poeto • esperantistoverkisto
vdr

Jevgenij Iosifoviĉ "Eŭgeno" MIĤALSKI(J), pseŭdonime konata kiel Torentano, Revulo kaj Profetivski (naskiĝis en 1897, mortis en 1937) estis esperantista poeto, aktiva en la laborista Esperanto-movado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Miĥalski naskiĝis la 21an de januaro 1897 en Letiĉiv, Ukrainio, Rusia Imperio. Li esperantistiĝis en 1911. En 1917 li fondis la literaturan Esperanto-revuon Libera Torento en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Li frue aliĝis al SAT kaj kunlaboris al Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, "Bulteno de SEU", kaj pli poste al Internaciisto kaj al La Nova Etapo. Profesie li laboris kiel instruisto-bibliotekisto.

Miĥalski estas unu el la kunfondintoj de IAREV en 1931 kaj ludis centran rolon en la reaktivigo de la asocio en 1934. Tiam li redaktis la gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo kun la helpo de la franco Honoré Bourguignon. Li estis arestita la 16-an de marto 1937 de NKVD pro senbaza akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizo, kaj kondamnita al morto la 14an de oktobro 1937. Li estis mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8an de majo 1958.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

"Flirtvoĉa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En "Prologo" jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en "Fajro kuracas" li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo." - EMBA, EdE

Liajn poemojn ukraine tradukis V. Misik (Avangard, 3, 1929) kaj Petro Timoĉko (Ternopilo).

Esploristoj de vivo de Eŭgeno Miĥalski[redakti | redakti fonton]

En Soveta Unio vivon de Eŭgeno Miĥalski esploris inĝeniero M.Bjelogolovskij loĝinta en la ukrainuja urbo Doneck.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.