Eŭkaliptolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eŭkaliptolo
Molekula strukturoMolekula strukturo
Alternativa(j) Nomo(j)
  • 1,3,3-trimetil-2-oksobiciklo[2,2,2]oktano
  • Cineolo
  • Limonen-1,8-oksido
  • 1,8-Epokso-p-mentano
  • Kaĵeputolo
Kemia formulo C10H18O
PubChem-kodo
ChemSpider kodo 21111689
CAS-numero-kodo
Kemiaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo,
kun kamforeca odoro
Molmaso 154.249 g•mol−1
Smiles CC(=CCC/C(=C/CO)/C)C
Denseco
  • 0.9225 g/cm3 (20 °C)
Refrakta indico  1,4555 ĝis  1,4586
Fandopunkto 1.5 °C (274.6 K)
Bolpunkto 176 °C (449 K)
Ekflama
temperaturo
49 °C
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 2480 mg/kg (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R10
Sekureco S16
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H317
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P261, P280, P302+352, P333+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La Eŭkaliptolo trovata en la eŭkaliptoleo estas natura organika substanco kemie klasifikita kiel etera unuterpenoido. Ĝi estas trovata en la foliaro de la diversaj specioj da eŭkalipto kaj estas alkohol-miksebla likvaĵo kaj ties odoro varias inter la mento kaj la terebintino. En 1870, eŭkaliptolo estis malkovrita de la franca kemiisto Francisko Stanislao Kloezo (1817-1883), kiu identigis ĝin kaj atribuis al ĝi la nomon "eŭkaliptol" kiel ĉefa porcio en la oleo de la Eucalyptus globulus. Eŭkaliptolo uzatas en parfumfabrikado, medicino kaj mineralflosado. Ĝi troviĝas en multaj produktoj, ungventoj, balzamoleoj, kremoj por mildigi la dermatiton (aŭ haŭto-brulsenton) en beboj, en inhaliloj por malobstrukciado de la naztruoj, kaj en medicino por traktado de gingivoj, gorĝo kaj buŝakvumaĵoj.

En bestomedicino oni uzas esencoleon enhavantan eukxaliptolon, p-cimenon, α-pinenon, limonenon, geraniolon, kamfenon, kvercitino[1], "kvericitrino"[2], "eŭglobaloj"[3], rutozido kaj "metilfamena eŭcaliptosa". Ĝia uzo en kazoj de tuso akompanata de febro, plue elmontras ties antibakteriajn kaj antifungajn proprecojn. Kvankam ĝi eble estas uzata interne kiel gustiga kaj medicina ingredienco en tre malaltaj dozoj, propra al multaj esencoleoj, la eŭkaliptolo estas toksa kiam ingestita en dozoj pli altaj. La eŭkaliptolo formas kristalecajn aduktojn[4] kun halogenidaj acidoj, "o-krezolo", "rezorcinolo" kaj fosfata acido. La formado de tiuj aduktoj[5] estas utilaj por ties purigado.

La orkidabelo estas altirata de la eŭkaliptodoro.

Pro ĝia agrable akra aromo kaj gusto, la eŭkaliptolo uzatas en gustigaĵoj, floresencoj, kaj kosmetikaĵoj. La cineolbaza eŭkaliptoleo uzatas kiel gustigilo en malaltaj koncentriĝoj je 0.002% en pluraj produktoj, inklude de Bakaĵoj, dolĉaĵoj, nutraĵoj bazviandaj, kaj trinkaĵoj. En 1994, en raporto lanĉita de la kvin plej grandaj cigaredokompanioj, la eŭkaliptolo listiĝis kiel unu el la 599 aldonaĵoj de la cigaredo. Oni deklaras ke ĝia aldono taŭgas por plibonigi ties guston. La eŭkaliptolo same uzatas kiel insekticido kaj insektoforigilo. Kontraste, eŭkaliptolo estas unu el multaj komponaĵoj kiuj estas altiraj al virinsektoj en pluraj specioj da orkidabelo, kiu plukas la kemiaĵon por sintezado de feromonoj. Pro tio, ĝi estas uzata kiel logaĵo por altiri ĉi-abelojn por esploroj. En altaj dozoj, la eŭkaliptolo estas sandamaĝa per ingestado, haŭtokontakto kaj inhalado. Ĝi ankaŭ posedas akrajn sanefektojn sur la homa konduto, spiraparataro kaj nervosistemo, kaj estas klasifikita kiel toksa al ino-reproduktiĝo kaj hipoteze toksa por virseksuloj.

Sciencaj eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2003, la eŭkaliptolo estis uzata por kontrolado de la mukoza hipersekrecio de la aervojoj kaj astmo. En antaŭaj esploroj, la fakuloj malkovris la povon de la eŭkaliptolo en la forigo de la "arakidonatacida metabolismo" kaj produktado de "citokino"[6] en homaj monocitoj.
  • En 2004, la esploristoj malkovris ke la eŭkaliptolo sukcesas inhibi la produktadon de citokino en kulturitaj homaj limfocitoj kaj monocitoj.
  • Dum esploroj faritaj en 2004, la eŭkaliptolo estis konsiderata efika en la traktado de nepushava rinosinusito. Pacientoj traktitaj per eŭkaliptolo spertis malpli da kapdoloro dum kliniĝo, frontala kapdoloro, sensiveco pri prempunktoj de la kvina kraninervo[7], kompromiteco de la ĝenerala kondiĉo, nazobstrukcio kaj rinologia sekrecio.
  • Studoj faritaj en jaro 2000 malkovris ke la eŭkaliptolo kapablas redukti inflamon kaj doloron kiam topike aplikitaj.
  • dum esploroj faritaj en 2002, oni malkovris ke la eŭkaliptolo kapablas mortigi leŭkemiajn ĉelojn el du kulturitaj homaj leŭkemiaj ĉelgrupoj, tamen ĝi ne bonsukcesis rilate al kanceraj ĉelgrupoj de la homa stomako.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Plantoj enhavantaj eŭkaliptolon[redakti | redakti fonton]

Izomeroj de la eŭkaliptolo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]