Eŭmolpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Liroludanto sur medaliono en ruĝfigura kilikso (ĉ. 480 a.K.). Eŭmolpo estis la arketipa figuro de rita muzikisto en la mita rakontaro.
.

Laŭ la helena mitologio, Eŭmolpo (el la greka εὔμολπος, «bona melodio» aŭ «bona kantisto») estis trakiano kiu alvenis en Atikon kiel bardo, soldato aŭ sacerdoto de Demetro kaj Dionizo, laŭ la diversaj versioj. La plej ofta tradicio, kiu estis sufiĉe malfrua en la mita evoluo, konsideris lin filo de Pozidono kaj Ĥiono, la filino de la ventodio Boreo kaj de la atika heroino Oritio[1]. Eŭmolpo estis elstara muzikisto kaj kantisto, fakte li gajnis la muzikan konkurson dum la funebraj ludoj honore al Pelio. Li ludis la aŭlon kaj la liron, kaj aperas kiel instruisto de Heraklo pri muziko[2]. Iam, Lino anstataŭis Eŭmolpon en la instruado kaj Heraklo mortbatis lin per liro, ĉar li rifuzis muzikscion malsaman de tiu, lernita de Eŭmolpo.

Eŭmolpo en Eleŭziso[redakti | redakti fonton]

Laŭ Mitologia biblioteko[3], de kiam Ĥiono sciis pri sia gravediĝo rezultanta de ŝia amrilato kun Pozidono, ŝi tiel timis la eblan reagon de ŝia patro, ke post la sekreta nasko de la bebo ŝi ĵetis lin en la maron. Tamen, Pozidono protektis la ĵusnaskiĝinton kaj alportis lin al la etiopia marbordo, kie Bentesikimo, filino de la mara dio kaj Amfitrito, vartis lin. Kiam Eŭmolpo maturiĝis, li edziĝis ĝuste al unu el la du filinoj de ĉi tiu etiopia mardiino.

Heraklo kaj muzo, laŭ pentraĵo de Eberhard von Wächter (1805-10).
.
La Eleŭzisaj misteroj laŭ vota tabulo el la tiea sanktejo (4-a jarcento a.K.).

Tamen, Eŭmolpo elkore amis la alian filinon de Bentesikimo, kaj klopodis forrabi ŝin. Pro tio oni forpelis lin el la lando kaj, akompanata de lia filo Izmaro (aŭ Immarado), li alvenis en Trakion. Tegirio, la tiea reĝo, gastigis ilin kaj edzinigis sian filinon al Izmaro. Sed verŝajne Eŭmolpo partoprenis komploton kontraŭ li, kaj Tegirio malkovris la intrigon. Eŭmolpo forfuĝis ĉifoje al Eleŭziso, kie li amikiĝis kun la loka loĝantaro.

En Eleŭziso, Eŭmolpo iĝis la unua sacerdoto de Demetro kaj Dionizo, kaj unu el la kvar kunfonditoj de la Eleŭzisaj misteroj[4]. La diino persone instruis lin, kun Triptolemo, Dioklo kaj Keleo, pri la sakrala ritaro. Oni atribuis al li ankaŭ la elpensadon de la vin-kultivado kaj de la mastrumado de fruktaj arboj, ĝenerale[5][6].

Li senpekigis Heraklon de la morto de la ĉevalviroj kaj iniciis lin en la eleŭzisa kulto[7][8], kvankam pliaj versioj atributas tion al lia posteulo Muzeo. Post la morto de Izmaro, Tegirio sciis pri la konata pieco de Eŭmolpo, pardonis lin kaj sendis heroldon lin serĉi. Ili paciĝis kaj poste Eŭmolpo heredis la trakian regnon[3].


Ekspedicio kontraŭ Ateno[redakti | redakti fonton]

Trakianaj kavalerianoj batalas kontraŭ atena soldato, sur nigrofigura amforo (ĉ. 530-520 a.K.).

Dum milito inter Ateno kaj Eleŭziso, Eŭmolpo venis kun trakia armeo helpi tiun lastan urboŝtaton. Laŭ Higeno[9][10], Eŭmolpo venis ankaŭ, kun sia ekspedicio de trakianoj, pro koloniga celo. Li depostulis la regionon, kiel posedaĵon de lia patro Pozidono. Reĝo Ereĥteo de Ateno pretigis defendon kontraŭ la trakia armeo, kvankam orakolo aŭguris venkon al li nur se li oferus sian filinon OtionoKtonio. Malĝoje, sed konvinkite de ĝia neceso, li tion plenumos, kaŭzante ankaŭ la sinmortigon de liaj filinoj Protogonio kaj Pandoro, kiuj volis akompani sian fratinon. La rakontoj pri tiu milito malsamas laŭ la fontoj. Kelkaj asertas ke la eleŭzisanoj, komanditaj de Eŭmolpo, atakis la atenanojn kaj estis malvenkitaj de atika armeo estrita de Jono. Rezulte, Eŭmolpo kaj du el liaj filoj, Forbo kaj Immarado, mortis dumbatale[11][12][13][14].

Basa reliefo bildiganta trakian militodion. La trakia kavalerio inspiris timegojn al la ceteraj grekaj triboj.
.

Paŭzanio reflektas tradicion laŭ kiu dumbatale, Ereĥteo kaj Immarado mortis, kaj poste la atenanoj kaj eleŭzisanoj paciĝis per interkonsento[15]. La kondiĉoj de la paciga traktato estis ke Eleŭziso agnosku subregadon fare de Ateno, sed tiu lasta permesu ke nur la eleŭzisanoj okupiĝu pri la celebrado de iliaj misteroj kaj nur Eŭmolpo kaj la filinoj de Keleo plenumu la ritajn oferadojn. Por soleni la venkon de Ateno sur Eleŭziso naskiĝis la atika festivalo Boedromioj. Post la forpaso de Eŭmolpo, lia filo Kerikso sukcedis lin en la sacerdota posteno, kaj lia familio iĝis la plej altranga en la urbo[16].

Estis klare ke Immarado estis mortigita fare de Ereĥteo dumbatale, sed laŭ kelkaj versioj ankaŭ Eŭmolpo iĝis viktimo de la atenano. Pozidono petis tiam al Zeŭso venĝi la morton de lia filo, do la dia reĝo mortigis Ereĥteon per fulmo, aŭ Pozidono mem trafis lin per sia tridento kaj igis la teron malfermiĝi kaj engluti lian kadavron. Malgraŭ la morto de la atika reĝo, Eleŭziso malvenkis tiun militon kaj estis okupita fare de Ateno, sed la eŭmolpidoj kaj la keriksidoj, du Demetro-sacerdotaj familioj, daŭrigis la celebradon de la misteroj eĉ tiel. La plej juna filo de Eŭmolpo, Kerikso («heroldo»), estis la praulo de tiuj ĉi familiaj branĉoj kaj li donis sian nomon al la ceriksoj, la heroldoj kiuj de tiam prezidis la inician ceremonion en Eleŭziso. Laŭ Diogeno Laertio, Eŭmolpo estis patro de plia filo, la fama Muzeo[17], kiu agadis ankaŭ kiel hierofanto en la misteroj. Naŭzo, nepo de Eŭmolpo, enkondukis la misterajn ritojn en Arkadion[9].

Pro tio, ke oni konsideris Eŭmolpon antikva historia bardo, en la lasta epoko de Antikva Grekio oftis poemoj kaj verkaĵoj pri la misteroj al li atribuitaj. Heksametra linio de himno dediĉita al Dionizo, konserviĝas en la verkaĵo de Diodoro Sicila laŭ lia nomo[18][19]. Malsamecoj inter la diversaj tradicioj, igis antikvajn mitologojn diferencigi du-tri malsamajn personojn kun la nomo Eŭmolpo[20][21]. Ili konsideris la reĝon de Trakio, filo de Ĥiono kaj Pozidono, malsama persono ol la fondinto de la misteroj, kiu eble estis filo de Dejopo kaj do, nepo de Triptolemo[22]. La tombejo de Eŭmolpo montriĝis en la epoko de Paŭzanio kaj en Eleŭziso kaj en Ateno[1].


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Trakio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Oceano
 
Tetiso
 
Krono
 
Reo
 
 
 
 
 
 
 
Ereĥteo
 
Praksiteo
 
 
Hiperiono
 
Tejo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Amfitrito
 
 
 
 
 
Pozidono
 
 
Boreo
 
Oritio
 
Ktonio
 
Pandoro
 
Protogonio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Bentesikimo
 
Endioso
 
 
 
 
Ĥiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tegirio
 
 
 
 
 
 
 
Eŭmolpo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Semelo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Izmaro
 
Immarado
 
Cerikso
 
Forbo
 
Antiopo
 
Muzeo
 
Dejoko
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Naŭzo
 
 
 
 
 
 
 
Eŭmolpo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Trakio Poste:
Tegirio Eŭmolpo -

Aliaj personoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Demetro kaj Persefono inicias Triptolemon en la Eleŭzisaj misteroj, laŭ votiva basoreliefo marmora.
.

Krom ties, de la antaŭe priskribita, Eŭmolpo estis ankaŭ la nomo de la jenaj personoj de la greka mitologio:

  1. Eleŭzisa frato de Triptolemo y Eŭbuleo. Eŭmolpo estis paŝtisto, kaj Eŭbuleo porkisto, dum Triptolemo zorgadis pri la brutaro de ilia patro. Kiam Demetro senespere serĉadis sian filinon Persefono, Triptolemo sciigis ŝin pri kio okazis al ŝi. Eŭmolpo estis en la kamparo kiam la grundo malfermiĝis kaj fendo englutis lian porkaron. Subite aŭdeblis terura hufobruo kaj ĉaro tirata de kvar nigraj ĉevaloj subeniris tra tiu terfendo. La vizaĵo de la konduktisto estis nevidebla, sed li portis kriantan junulinon kun si. Eŭbuleo rakontis ĉion kion li atestis al Eŭmolpo, kiu faris konatan bedaŭrokanton kun tiu temo. Pro tiu informo la diino rekonis la forrabanton de sia filino, kaj dankeme instruis al Eŭmolpo, Triptolemo kaj al ilia patro la sakralajn misteroj. Do, ĉi tiu Eŭmolpo certe temas pri varianto de la figuro unue priskribita, aŭ de unu el tiuj kiuj poste unuiĝis en la mita evoluo[23].
  2. Flutisto kiu mensoge atestis kontraŭ Teno kiam tiu lasta estis akuzita je klopodo amori kun la dua edzino de sia patro. Danke al la falsaĵo de Eŭmolpo, Teno estis elpatrujigita, sed iom poste oni malkovris la veron kaj la patro de Teno, Cikno ŝtonumis Eŭmolpon ĝismorte[24].
  3. Laŭ Suido[25], Eŭmolpo ne estis la patro, sed filo de Muzeo el Ateno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.38.2.  
  2. Higeno.Fabulae, 273.
  3. 3,0 3,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.4. 
  4. Homera himno al Demetro, 147   kaj 474  
  5. Plinio la Maljuna. Naturalis historia, 7.53.
  6. Ovidio. Metamorfozoj, 10.93.
  7. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.12. 
  8. Teokrito, Amrakontoj 24.108.
  9. 9,0 9,1 Higeno. Fabulae, 46.
  10. Strabo. Geographica, 7.321.
  11. Tucidido. Historio de la Peloponeza milito, 2.15.
  12. Plutarko. Menex. p. 239. kaj Paralelaj vivoj, 20.
  13. Isokrato. Panegiro, 78.
  14. Skolioj pri Fenicoj de Eŭripido, 854.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.38.3.
  16. Eŭripido. Jono, 277 kaj sekv.
  17. Diogeno Laertio. Vivoj kaj opinioj de la plej elstaraj filozofoj, 3.[1]
  18. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 1.11.
  19. Suido, s.v. Eŭmolpo.
  20. Hesikio el Mileto, Vortaro, s.v. Eŭmolpidoj.
  21. Fotio. Biblioteca, s.v. Eŭmolpidoj.
  22. Pierre Grimal. Dicctionaire de la mythologie grecque et romaine. s.v. Eŭmolpo.
  23. Robert Graves. The Greek Myths, 34
  24. Pseŭdo-Apolodoro. Epitomo, 3.24.
  25. Suido. s.v. Muzeo.