Eŭnapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Eŭnapio (Sardeso 347 – post 414) estis helenista sofisto, filozofo kaj historiisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eŭnapio, aŭ (grege) Εὐνάπιος, naskiĝinta en Sardeso en 347, studis en sia urbo subgvide de sofisto Krisancio; aĝante la dekkvinan jaron li translokiĝis al Ateno kie li fariĝis la studento tre favorata de la kristana retoro, armendevena, Proeresio (276 ĉirkaŭ-368 ĉirkaŭ).

Eŭnapio atingis Atenon aŭtune de 362 kiam jam ekde kelkaj monatoj aktivis la edikto de romia imperiestro Juliano la Apostato kiu malpermesis la instruan oficon al kristanaj “sofistoj”. Li sekvis, tial, privatajn lekciojn de Proresio ĝis la morto de imperiestro Juliano, kiam sia majstro rekomencis katedre lekcii sen atendi la abrogacion de la edikto, kio okazis la 11-an de januaro 364. En Ateno, Eŭnapio vizitis ankaŭ la lakciojn de Diofanto kaj Sopolido.

En 367, spite de sia projekto vojaĝi al Egiptio, Eŭnapio obeis al siaj gepatroj kiuj lin revenigis al Sardeso, kie li reprenis viziti la lekciojn de Krisancio kiu lin inicis al la doktrinoj de Jambliko.

Inicite al la Eleŭzisaj Misteroj de la sama hierofanto kiu estis inicinta la romian imperiestron Julianon,[1] li estis ankaŭ kooptita en la kolegio de Eŭmolpidoj kaj fariĝis mem hierofanto. La lastajn vivjarojn eble li trapasis en Ateno instruante retorikon.

La dato de lia morto restas nekonata. sed ene de lia “Universala historio” estas citita la imperiestrino Elia Pulkeria,[2] levita aŭgusta en 414: tio supozigas ke Eŭnapio mortis post tiu dato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Paĝo de la verko Vitae sophistarum de Eŭnapio, greke kaj latine, 1596.

Eŭnapio estis aŭtoro de du libroj, unu verkita en 405, titolita Vivoj de filozofoj kaj sofistoj[3] kaj alia titolita Universala historio (aŭ pli probable Historio post Deksipo) kiu konsistis en la daŭrigo de la historia verko de Deksipo (pri tiu lasta verko restas nur iuj eroj), kaj kovris la historian periodon de 270 ĝis 404.

Vivoj de filozofoj kaj sofistoj estas kolekto de biografioj de 23 filozofoj[4] kaj multaj sofistoj kaj samtempuloj de la aŭtoro kaj de pli antikvaj epokoj, kaj estas la unika historio pri la novplatona penso de la konsiderta periodo.

Lo stilo de ambaŭ verkoj distngiĝas per spirito de amara kontraŭeco al Kristanismo<ewf>Laŭ Fotio, Eŭnapio ests “fanatike” kontraŭkristana. Eble, laŭ Fotio, lin influis la abolicio de paganismo (391), la malaperigo de la centro de la Eleŭzianaj misteroj kaj de la Serapeum el Aleksndrio.</ref>. Fotio, jarcentojn poste, redaktis version de la Vivoj, purigitan de iuj kontraŭkritanaj pasaĵoj. La verko havis rimarkindan disvstigon en la romia-greka orienta mondo kaj estis, interalie, grava fonto por la pagana historiisto Zosimo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Nun ĝuste kiam tiuj studoj efike procedis, Juliano, sciinte ke eblis lerni eĉ pli en Grekio ĉe la hierofanto de la du Diinoj, alkuris kiel eble plej rapide ankaŭ ĉe tiun. Kiu estus la nomo de la tiama hierofanto, al mi ne estas konsentite tion riveli, se konsideri ke tiu inicis al la misteroj la aŭtoron de tiu rakonto kaj lin enŝovi inter la Eŭmolpidoj». Vivoj de la filozofoj kaj sofistoj, Maksimo 3,2-3.
  2. Fr. 87 M.=72, 1B.
  3. Tiu titolo en la manuskripta tradicio. Kutime mallongigita al Eunapii vitae sophistarum (Vivoj de sofiston de Eŭnapio) en la presa tradicio.
  4. Ili estas: Plotino, Porfirio, Jambliko, Edesio, Maksimo el Efeso, Prisko , imperiestro Juliano, Proeresio, Epifanio, Diofanto, Sopolido, Imerio, Parnasio, Libanio, Akacio, Ninfidiano el Izmiro, Zenono el Kipro, Magno el Nisibi, Oribasio, Ioniko, Crisancio, Epigono kaj Beronciano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Baldini, Ricerche sulla storia di Eunapio di Sardi. Problemi di storiografia tardopagana, Bologna, CLUEB 1984 ISBN 88-491-0280-1
  • Antonio Baldini, Eunapio di Sardi tra biografia e storia, in Storiografia locale e storiografia universale. Forme di acquisizione del sapere storico nella cultura antica, a cura di Cinzia Bearzot, Delfino Ambaglio e Riccardo Vattuone, Atti del Congresso di Bologna, 16-18 dicembre 1999, Como, New Press 2001, pp. 455–495
  • Karl Müller, Fragmenta Historicum Graecum, volumo IV, Parizo, F.Didot, 1870.