Eŭreka

Eŭreka aŭ pli ĝuste Heŭreka (greke: εὕρηκα/ηὕρηκα, la perfektivo de εὑρίσκω, heuriskoo, "Mi trovis"; prononcata [heŭreka] en la antikva greka kaj ebrika en moderna greka) estas la fama diraĵo de Arĥimedo, atribuita al li post lia eltrovo de la principo de Arĥimedo. La frazo estas uzata prunteprenante por indiki gravan malkovron aŭ gravan kaj surprizan komprenon.
La termino famiĝis, ĉar onidire Arĥimedo nude trakuris la stratojn de Sirakuzo entuziasme kaj laŭte ekkriis heŭreka post kiam li banis sin en banujo en publika banejo, li rimarkis, ke lia korpo mergita en bano forpuŝas kvanton da akvo egala al sia korpa volumo. Tiel li lernis kiel mezuri la volumon de iu korpo, kaj tiel malkovris la, laŭ li nomitan, Principon de Arĥimedo, leĝo de flosemo. Ĉi tiun anekdoton transdonis Vitruvio en sia verko "Pri Arĥitekturo" kaj poste ankaŭ Plutarĥo. Konsiderante tiun ĉi rakonton pli kritikema, ĝi probable estas malpreciza ĉar la volumenaj diferencoj inter ora krono kaj falsa krono kun la sama pezo, kiu ekzemple konstituas duono da oro kaj duono da arĝento, igos la akvan surfacon leviĝi per tro malgranda diferenco por esti rimarkita en la mezuriloj de tiuj tagoj.
Ekde tiam eŭreka estas ĝojkrio kiam iu solvis malfacilan problemon.
Eŭreka ankaŭ estas la ŝtata devizo de Kalifornio, referante sin al la Kalifornia deliro pri oro je 1848.
Tiu vorto fariĝis la nomo de du asteroidoj :
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Formikoj de la specio Martialis heureka