Eŭrinomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭrinoma)
Eŭrinomo
Oceanidino • akva dio
Informoj
Eble sama Eurynome
Sekso ina
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Edzo/Edzino Ofiono
Kunulo Zeŭso
Infanoj Eŭfrozino • Thalia • AglajoGraciojAsopo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Eŭrinomo (el greka Εὐρυνόμη, vasta regado) estis unu el la oceanidinoj, do filino de Oceano kaj Tetiso. Ŝi estis patrino, kun Zeŭso, de la tri Gracioj[1] kaj, laŭ kelkaj versioj, ankaŭ de la rivera-dio Asopo[2].

Eŭrinomo, plej maldekstre, laŭ atika vazo (ĉ.400 a.K.).

Aldone, Boecio kaj aliaj verkistoj[3] rakontas alternativan version pri Eŭrinomo: laŭ ili ŝi estis la edzino de Ofiono kaj regis kun li sur la titanoj, antaŭ la epoko de Krono. Kiam tiu lasta ribeliĝis kontraŭ sia patro, Eŭrinomo estis venkita de Reo kaj malliberigita por ĉiam en Tartaro aŭ en la mar-fundo. Tiuflanke, oni konsideras ŝin unu el la plej antikvaj bazaj diinoj de la neolitika Grekio, ĉefrolulino en la pelasga mito pri kreado. Ŝia ĉefa sanktejo troviĝis ĉe la kunfluejo de la riveroj Nedo kaj Limakso, en Peloponezo, kie oni prezentis ŝin sireno-forme. Estis la esploristo Paŭzanio tiu, kiu identigis ŝin al la oceanidino, filino de la Oceano, laŭ la greka poezio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ŝian nomon oni kutime dividas en Eŭri kaj Nomo. La unua parto, kiu signifas vasta, jam aperis en linia skribo B (e-u-ru), malofta prefikso en viraj nomoj, kaj tute ne uzata por mikenaj virin-nomoj. Same okazas al la afikso Nomo, kiu devenas de la hindeŭropa Nem-, kun diversaj signifoj. En la vorto Eŭrinomo, la plej taŭgaj estus vaganta kaj reganto.

Laŭ Robert Graves, Eŭrinomo estis luna diino, kiu devenis el pelasga (prahelena) patrin-diino, kutima en la Neolitika Eŭropo. Laŭ tiu hipotezo, la afikso -nomo signifus vaganta, kaj rilatus al la nomadaj triboj kiuj vadadis en sia serĉado de taŭgaj paŝtejoj[4]. La alia alternativa signifo ankaŭ taŭgus, pro tio ke tiu diino regis kaj disdonis leĝojn kaj justecon.

Tamen, greka nomo por pragreka diino ne multe kongruas, do oni deduktas du hipotezojn: se la nomo estas hindeŭropa, ĝi povis evolui en grekan lingvon, kune kun la tuta lingvo. Se ĝi ne devenas de tiu pralingvo, eble oni re-nomigis ŝin per vorto elektita laŭ ĝia homonimeco.

Mitaro[redakti | redakti fonton]

Ofiono kaj la kosma ovo. Laŭ la pelasgoj li kaj Eŭrinomo generis la mondon.

La plej antikva fonto kie Eŭrinomo aperas estas fragmento de la Iliado, kiu rakontas ke kiam Hero forpelis Hefeston el la monto Olimpo, Eŭrinomo kaj Tetiso ofertis rifuĝon al li en ilia mar-funda kaverno. Tie li loĝis dum naŭ jaroj, dum kiuj Hefesto donacadis mirindajn artefaktojn al la nimfoj[5]. Ankaŭ Heziodo menciis ŝin, ĉi-foje kiel filino de Oceano[6] kaj patrino de la Gracioj, kun Zeŭso[7]. Ambaŭ verkistoj pravigas la ekziston de la kultado al tiu oceanidino jam de la plej antikvaj epokoj, en religio komuna por ĉiuj grekoj.

Laŭ tiu mitaro, kiu inspiris la orfean religion, Eŭrinomo estis la diino de ĉio ekzistanta. Ŝi spruĉis nude el Ĥaoso kaj, tial kial ŝi trovis nenion por apogi siajn piedojn, dividis ĉielon kaj maron, kaj ekdancis sur la ondoj. En sia dancado, ŝi turniĝadis pli kaj pli rapide, kaj generis per siaj movoj la Sudan kaj Nordan Ventojn. Tiu lasta estas fekundiga forto[8], el kiu aperis la eterna serpento Ofiono, kiu aliĝis la dancadon kaj unuiĝis al Eŭrinomo. Post tio, ŝi aliformiĝis en kolumbo kaj demetis la kosman ovon. Ofiono ringiĝis sur ĝi, kaj el tiu kovado naskiĝis la tuta universo.

Eŭrinomo kaj Ofiono translokiĝis al Monto Olimpo, sed la serpenta-diaĵo kolerigis la diinon pro tio ke li fanfaronis pri esti la kreanto de la Universo. Eŭrinomo piedbatis lin, elŝiris liajn dentojn kaj ekzilis Ofionon en la subteran abismon[9]. Malgraŭ tio, ŝi daŭrigis sian kreadan dancadon: Eŭrinomo generis la planedojn, kaj asignis ĉiun al titana paro[10]. La unua homo spruĉis el tero, en Arkadio. Li estis Pelasgo, praulo de tiu raso, kiu lernis de Eŭrinomo la manieron konstrui kabanojn, kudri tunikojn el porkaj feloj kaj manĝi glanojn[11].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Eŭrinomo estas la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Per la nomo Eŭrinomo oni alvokis Artemison en la arkadia urbo Figalio. Tie ŝi havis templon, ĉirkaŭita de cipresoj, kiun oni malfermis nur unufoje jare por plenumi publikajn kaj privatajn oferadojn. La skulptaĵo de la diino prezentis ŝin kun fiŝa vosto anstataŭ kruroj, kaj ligita per or-ĉenoj, do eble oni unuigis tie la kultadojn al Artemiso kaj al la oceanidino antaŭe preskribita[12].
  2. Filino de Doriklo el Lemnoso, kiu edziniĝis al Kodro. Ŝi pasigis malĝojan vivon, pro tio ke aperis onidiroj pri ke lia edzo unuiĝis al alia virino en Trakio[13].
  3. Filino de Ifito kaj patrino, kun Talao, de Adrasto, reĝo de Argo kaj ĉefo de la ekspedicio de la Sep kontraŭ Tebo[14].
  4. Filino de Nizo, reĝo de Megaro. Kvankam ŝi edziniĝis al Glaŭko, Eŭrinomo estis la patrino de la heroo Belerofono, kun la mara dio Pozidono[15].
  5. Nimfo, filino de Orkamo el Persio kaj patrino de Leokotoo, amantino de la suna dio Helioso[16].
  6. Edzino de la reĝo Likurgo de Arkadio, kiun kiu ŝi havis kvar filojn: Amfidamanto, Epoko, Anceo kaj Jaso[17].
  7. Fidela servistino de Odiseo. Ŝi elkore malamis la svatiĝantojn de Penelopo, kiuj ĝenadis ŝin dum la foresto de la reĝo[18].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.1.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.6.
  3. Apolodoro el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 1.503.
  4. Fakte, oni kultadis Eŭrinomon kiel diinon de la paŝtejoj.
  5. Homero. Iliado, 18.388.
  6. Heziodo. Teogonio, 355.
  7. Heziodo. Teogonio, 907.
  8. Plinio. Natura historio, 4.35.
  9. Johanno Tzetzes. Pri Likofrono, 1191.
  10. Aristofano. Birdoj, 692.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.1.2.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.41.5-6.
  13. Valerio Flako. Pri la argonaŭtoj, 2.136.
  14. Higeno. Fabloj, 70.
  15. Higeno. Fabloj, 157.
  16. Ovidio. Metamorfozoj, 4.208.
  17. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.9.2.
  18. Homero. Odiseado, 17.495.