Eŭripigoformaj birdoj
![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Eŭripigoformaj birdoj (Eurypygiformes) estas ordo formata de la kaguoj, nome du specioj (el kiuj unu jam formortinta) en la familio Rhynochetidae endemia de Nov-Kaledonio, kaj la sunbirdo (Eurypyga helias) el tropikaj regionoj de Ameriko.[1] Iliaj plej proksimaj parencoj ŝajne estas la tropikbirdoj de tropikaj areoj de oceanoj Atlantiko, Hinda kaj Pacifiko.[2]
Klasigo
[redakti | redakti fonton]La afinecoj de Eŭripigoformaj ne estas tre bone solvitaj. La grupo konsistas el du familioj de gondvana genlinio de birdoj. Surbaze de kelkaj morfologiaj trajtoj, ili estis komence klasifikitaj kiel membroj de la familio Ardeidae, kaj poste de la Gruoformaj. Laŭ la studo de Jarvis, et al. de 2014 "Whole-genome analysiss resolve early branchs in the life tree of modern birds", la grupo estas malproksime rilata al la Phaethontiformes (tropikbirdoj).[2]
Ankoraŭ vidita kiel gruoforma, la kaguo estis ĝenerale konsiderita rilata al la formortintaj adzobekuloj de Novzelando kaj al la sunbirdo el Centra kaj Suda Ameriko. Ĵusaj studoj indikis, ke la sunbirdo estas la plej proksima vivanta parenco de la kaguo. Ekzemple, Fain & Houde trovis, ke tiuj estas certe frataj taksonoj[3] kaj Furo et al. indikis proksiman filogenetikan rilato inter ili pere de citotaksonomio; ili sugestas, ke ilia komuna praulo apartiĝis el Gondvano al Sudameriko kaj al Nov-Kaledonio, respektive.[4] Ili kaj la Mesitornitedoj ne grupiĝas kun tradiciaj Gruiformes en ilia studo, sed anstataŭe kun ilia proponita klado Metaves, kiu inkludus ankaŭ la hoacinon, kolombojn, kaprimulgojn, flamengojn, tropikbirdojn, Apodiformes, Pteroklojn kaj grebojn. La interna strukturo de tiu grupo ne estis bone solvebla pre iliaj datenoj, kaj enhavas nombrajn grupigojn ne konfirmitajn (kiel Caprimulgidae kaj flamengoj).
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Kaguo, Rhynochetos jubatus: 601–2,000[5] egale al 250–999 maturuloj.[5]
- Sunbirdo, Eurypyga helias: 500,000–4,999,999[6] ĉirkaŭkalkule nur de maturuloj.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2008-06-27) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science 320 (5884), p. 1763–1768. doi:10.1126/science.1157704. Bibkodo:2008Sci...320.1763H. 6472805. Alirita 2008-10-18..
- ↑ 2,0 2,1 (2014) “Whole-genome analyses resolve early branches in the tree of life of modern birds”, Science 346 (6215), p. 1320–1331. doi:10.1126/science.1253451. Bibkodo:2014Sci...346.1320J. 52818555.
- ↑ (2004) “Parallel radiations in the primary clades of birds”, 'Evolution' 58 (11), p. 2558–2573. doi:10.1554/04-235. 1296408. Alirita 2012-04-28..
- ↑ (2015-12-01) “Cytotaxonomy of Eurypyga helias (Gruiformes, Eurypygidae): First Karyotypic Description and Phylogenetic Proximity with Rynochetidae”, PLOS ONE 10 (12), p. e0143982. doi:10.1371/journal.pone.0143982. Bibkodo:2015PLoSO..1043982F.
- ↑ 5,0 5,1 IUCN (2019-08-14). Rhynochetos jubatus: BirdLife International: The IUCN Red List of Threatened Species 2019: e.T22692211A156666402 (Report). doi:10.2305/iucn.uk.2019-3.rlts.t22692211a156666402.en.
- ↑ 6,0 6,1 IUCN (2019-12-04). Eurypyga helias: BirdLife International: The IUCN Red List of Threatened Species 2020: e.T22691893A163625651 (Report). doi:10.2305/iucn.uk.2020-3.rlts.t22691893a163625651.en.
|