Eŭroklono
Eŭroklono estas naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj, aŭ pli precize, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Malgraŭ tio, eŭroklono ne estas zona planlingvo, sed proponita al la tuta mondo, eĉ al tiuj kiuj ne parolas eŭropajn lingvojn. Tipaj eŭroklonoj estas Interlingvao kaj projektoj derivitaj el ĝi, krome Elefeno.
Laŭ alia difino de Eŭroklono, kiun uzas Richard K. Harrison, ili estas kompromisplanlingvoj inter Ido kaj Interlingvao.
Ekzemploj de Eŭroklonoj
[redakti | redakti fonton]Dosiano (propralingve Dosian) estas arta lingvo eŭroklona proponita de Steve Nickolas, kiu uzas pseŭdonimon Usotsuki, en 1994. Ŝajne ĝi estas kreita por rolludoj.
Patro Nia: Patr nostri qui celi, santificatu vou nominu. Venea voa regeta. Factu estera vou querer commu celia in terra. Oi daeino pan nostru diei j debitai nostrai nos pardonnaei commu nostri debitati sicu pardonnamu. J non in temptation duceeino ot de malu liberaeino [amen].
Pejorativa uzo de la termino
[redakti | redakti fonton]La termino Eŭroklono originis kaj ofte estas uzata pejorative por indiki grupon de artefaritaj lingvoj, kiuj precipe havas la samajn principojn de "rekonebla" vortprovizo el eŭropaj lingvoj kaj simpligita gramatiko kun nur iomete malsamaj strukturoj.
La pejorativa konotacio de la termino povas indiki du aferojn: mankon de originaleco (malgrandaj varioj pri la sama temo) kutime akompanatan de iom da aroganteco; aŭ ĝi povas deveni de kritiko de unu el la fundamentoj mem de Eŭroklonoj: ke la ideala artefarita lingvo devus havi vortprovizon rekoneblan de okcidentaj eŭropanoj.
Malgraŭ sia pejorativa origino, la termino Eŭroklono ankaŭ estas uzata priskribe, ĉar ne ekzistas pli bona termino por grupigi ĉi tiujn lingvojn.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La ĉefa kritiko de eŭroklonoj estas la eŭropcentrismo mem de la ideo, laŭ kio "internacia" signifas "eŭropa", kritiko, kion oni faras ankaŭ al Esperanto. Tiu ideo estis tute "natura" ĝis la epoko de malkoloniigo ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, sed hodiaŭ ĝi estas kritikinda.
Alia kritiko estas pri la kompleksa gramatika strukturo de tiuj projektoj. Ĝenerale, ili estas facile legeblaj por parolantoj de latinidaj lingvoj, sed malfacila skribeblaj eĉ por ili. Multaj el ili, kiel Interlingvao kaj Okcidental havas malsimplan etimologian ortografion kaj malregulan prononcadon.
Kelkaj Eŭroklonoj
[redakti | redakti fonton]- Angelian
- Auxil
- Aŭksilingvo
- Daisilingo
- Ekspreso (planlingvo)
- Eŭrogloto
- Eŭrolengo
- Eŭropa latino
- Eŭropa lingvo (Jago)
- Ibran
- Interlingo
- Interlingvao
- Internacia latino
- Internacia lingvo (Jaroslav Podobsky, Ĉeĥoslovakio, 1957)
- IS (Rossello-Ordines, 1922)
- Kasuelo
- Kosmolinguo (Werner Stern, 1956)
- Latinesko
- Lenga Romance (Vilicic Alarcón, 1994);
- Lingua Neoromani (J. S. Slonimski, 1923).
- Lingua Románica (Eusebes, 1994);
- Moderna Latino
- Monda lingvo
- Mondialo (Heimer)
- Mundelingvo (Hummler)
- Mundelingvo (Lott)
- Mundolingvo
- Nova Lingvafrankao
- Nove auxilia
- Okcidentalo
- Omnésio
- Panamericano (Werner Stern, 1950)
- Romana
- Romaneso
- Romanica
- Sermo
- Tavo
- Tinico
- Universal (Molenaar)