Eŭrolengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭrolengo (Eurolengo) estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de Leslie Jones en 1972 en Britio kun bazo anglohispana. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Eurolengo similetas al Eurolang.

Ĝi ricevis la bibliotekan kodon 417.26 "1972” de Biblioteko Butler.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Prononco[redakti | redakti fonton]

Eurolengo uzas akutan diakritilon (dekstran kornon) sur kelkaj vokaloj por montri la fortan (akcentan) silabon. La unusilabaĵo "ke" estas ofte markata.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La verboj de Eurolengo estas similaj al hispana lingvo.

Nombroj (1–10): un, du, tre, fier, fyf, sis, seven, oko, nun, dies.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Leson die'snyn AJENSIE DE VOYAJE Die'snynde leson

Aur no parlara de visitar in autland. If it istara voster primer visit in autland, it istara saje irar a un ajent de voyages and areglar voster voyaje and voster akomodasion per lo. Vos nesesitara savar in avanse voster date de depart, vo vos desara visitar and quand vos returnara. El ofrara vos un opsion de voyajar per air, per mar and per tren or per bus, akordant a voster gusto. El fixara also un hotal de kelquero klas o un pension, akordant a le monie ke' vos kano afordar. Jeneralik, el donara vos un inklusive prys for voster voyaje and voster akomodasion, so dat, in un pok de dags, vos kano ira a loz ofis para kolektar voster tikets. Komo le wurld deveno petiter and mucher persons deso voyajar in autland, dar isto mucher demand for reservasions, espesialik in le popular monds de mai a september inklusive; it isto saje ferar fru voster plans. If vos habo un karavan o un tent, it isto nesesarie solik reservar voster kros-kanal pasaje for le depart and return, perkause dar isto so mucho bie'n equipado kamping plases. If vos isto unlukos and vos findo ke' le kamping plas ke' vos habo selektado ist= o ful, vos kano pasar un nakt in un feld o a le kote de le rute. Apre' al, vos isto komo un eskargo, kon voster home on le dos and vos habo bast manjar and trinkar in voster karavan o tent. If vos isto un experter voyajor, vos ferara sel le areglements, menos posabelik le mar-krosants.

Traduko:

Leciono 19: Vojaĝagentejo, 19-a leciono

Nun ni parolos pri viziti eksterlandon. Se ĝi estos via unua vojaĝo al eksterlando, estos saĝe iri al vojaĝagentejo kaj aranĝi vian vojaĝon kaj vian loĝadon per ĝi. Vi bezonos scii antaŭe vian vojaĝdaton, kion vi volas viziti kaj kiam vi revenos. Oni ofertos al vi elekton vojaĝi aere, mare, per trajno aŭ per buso, laŭ via prefero. Oni determinos hotelon de certa klaso aŭ gastejon laŭ la mono kion vi povos pagi. Ĝenerale, ĝi donos al vi inkluzivan prezon de viaj vojaĝo kaj loĝado, tiel, en malmultaj tagoj vi povos iri al ĝia oficejo por preni viajn biletojn. Ĉar la mondo fariĝis malgranda kaj multaj homoj volas vojaĝi al fremdlando, pligrandiĝas peto de rezervado, ĉefe en la popularaj monatoj de majo ĝis septembro, inkluzive; estas dezirinde fari viajn planojn frue. Se vi havas ruldomon aŭ tendon, estas necese nur rezervi viajn transkanalan irrevenbileton, ĉar estas tre bone ekipaitaj tendumejoj. Se vi estas malfeliĉa kaj la tendumejo, kiu vi elektis, estas plena, vi povas pasigi nokton en kampo aŭ je vojflanko. Alie, vi estas kiel heliko kun via domo sur la dorso kaj povas manĝi kaj trinki en via ruldomo aŭ tendo. Se vi estas sperta vojaĝanto, vi povas aranĝi mem vian vojaĝon, escepte, eble, trans la maron.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leslie Jones: Eurolengo: the Language for Europe (la Lingvo por Eŭropo); Newcastle sur Tyne: Oriel Press, 1972. 120 paĝoj. ISBN 0-85362-140-3.
  • Andrew Large, The Artificial Language Movement (La movado por la artefaritaj lingvoj), Oxford/London, Basil Blackwell/André Deutsch, 1985, ISBN 0-631-14497-8, pp. 154, 156-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.