Saltu al enhavo

Vira eŭropa ĉampionado de manpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vira eŭropa ĉampionado de manpilkado
emblemo
sporta konkurso • ripetiĝanta sporta evento
Branĉo de • Eŭropa ĉampionado de manpilkado vd
Fondita en 1994
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La eŭropaj ĉampionadoj de manpilkado - fakte pli ekzakte kaj pli ĝuste nomeblaj Viraj eŭropaj ĉampionadoj de manpilkado - estas konkursoj de la Eŭropa Manpilkada Federacio (EHF) por determini la plej bonajn virajn manpilkadajn teamojn de Eŭropo. Fakte temas pri du apartaj konkursoj: unu por viroj kaj unu por virinoj. Ili estas aranĝitaj aparte, sed krom tio estas simila. Ili estas unuafoje aranĝitaj en la jaro 1994 - tri jaroj post la fondiĝo de la EHF. Ili okazis ĉiun duan jaron en paraj jaroj. La vira ĉampionado kutime okazas en januaro kaj la virina kutime en decembro. La konkurso ankaŭ estas kvalifiko por la Monda Ĉampionado kaj la Olimpikaj Ludoj. La plej ofte venkinta teamo estas la sveda (4-foje), antaŭ la dana kaj franca teamoj (ambaŭ 3-foje) kaj la germana kaj hispana teamoj (ambaŭ 2-foje).

Disvolvo de la konkurso

[redakti | redakti fonton]

Komence nur 12 teamoj povas kvalifiki sin por la konkurso. Ekde 2002 partoprenas 16 teamoj. La teamo de la gastiganta ŝtato estas aŭtomate kvalifikata. La konkurso konsistas el tri etapoj. La unua kaj dua estas rondbataloj kaj la tria estas elimina sistemo. En la unua etapo ekzistas kvar grupoj kun po kvar teamoj. Ĉiu teamo ludas po unu ludon kontraŭ la tri samgrupaj teamoj. La tri unuaj teamoj de la klasigo rajtas partopreni en la dua etapo. La lasta teamo estas eliminita. En la dua etapo ekzistas du grupoj kun do nun po ses teamoj. Ili kunprenas la rezultojn, kiun ili gajnis kontraŭ la ankaŭ progresantaj teamoj. La teamoj nun ludas kontraŭ la tri aliaj teamoj de la grupo. La du unuaj klasitaj de la du grupoj kvalifikas sin por la tria etapo. Tie la unuaj klasitaj ludas kontraŭ la duaj klasitaj de la alia grupo en duonfinaloj. La venkintoj ludas en la finalo pri la ĉampioneco.

Numero Jaro Gastiganto Ĉampiono Rezulto dua tria
1 1994 Portugalujo  Svedio 34:21  Rusio  Kroatio
2 1996 Hispanujo (Hispanio)  Rusio 23:22  Hispanio  Jugoslavio
3 1998 Italujo (Italio)  Svedio 25:23  Hispanio  Germanio
4 2000 Kroatujo (Kroatio)  Svedio 32:31  Rusio  Hispanio
5 2002 Svedujo (Svedio)  Svedio 33:31  Germanio  Danio
6 2004 Slovenujo (Slovenio)  Germanio 30:25  Slovenio  Danio
7 2006 Svislando  Francio 31:23  Hispanio  Danio
8 2008 Norvegujo (Norvegio)  Danio 34:20  Kroatio  Francio
9 2010 Aŭstrujo (Aŭstrio)  Francio 25:21  Kroatio  Islando
10 2012 Serbujo (Serbio)  Danio 21:19  Serbio  Kroatio
11 2014 Danujo (Danio)  Francio 41:32  Danio  Hispanio
12 2016 Pollando  Germanio 24:17  Hispanio  Kroatio
13 2018 Kroatujo (Kroatio)  Hispanio 29:23  Svedio  Francio
14 2020 Aŭstrujo/Norvegujo/Svedujo  Hispanio 22:20  Kroatio  Norvegio
15 2022 Hungarujo/Slovakujo Flago de Svedio Svedio 27:26 Flago de Hispanio Hispanio Flago de Danio Danio
16 2024 Germanujo (Germanio) Flago de Francio Francio 33:31 Flago de Danio Danio Flago de Svedio Svedio
17 2026 Danio/Svedio/Norvegio Flago de Danio Danio 34:27 Flago de Germanio Germanio Flago de Kroatio Kroatio

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]