Ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropa ĉetio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉetio
Ĉetio
Ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Cettia
Specio: C. cetti'
Cettia cetti
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cettia cetti MHNT

La Eŭropa ĉetio aŭ simple Ĉetio, Cettia cetti, estas paserina birdo kiu reproduktiĝas en Eŭropo, nordokcidenta Afriko kaj sudorienta mezvarma Azio tiom malproksime kiom ĝis Afganio. Ĝi estas la ununura ĉetio kiu loĝas ekster Azio. Ĝi estas ĵusa koloniisto en suda Anglio kaj Kimrio, kun la unuaj reproduktaj informoj de Britio en 1973.

En Eŭropo tiu malgranda paserina birdo estas ĉefe de populacioj de loĝantaj birdoj la tutan jaron, sed orientaj populacioj migras mallongajn distancojn, kaj vintras ene de siaj reproduktaj teritorioj.

Ĝi estas birdo de densa vegetaĵaro kun arbustaro, kutime ĉe akvo, tia kiaj kanejoj kun arbustoj, aŭ malgrandaj areoj de riveraj koridarbaroj. La nesto estas konstruita en arbusto ĉe akvo kaj la ino demetas 3-6 ovojn.

Tiu estas mezgranda silviedo, 13–14 cm longa kaj 14 g peza. Plenkreskulo havas senmarkan ruĝecbrunan dorson, tre markatan palan strion superokulan, blankecgrizecajn subajn partojn (pli grizaj en mentono kaj flankoj kaj pli helaj en gorĝo), larĝan voston rondoforman tre ruĝecan kun pli ruĝecbruna pugo kaj mallongajn flugilojn kun enverguro de 14 cm. Strukture, ĝi similas tro grandan trogloditon. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj. Kaj ankaŭ kiel ĉe plej parto de silviedoj, ĝi estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ moluskojn kaj vermojn. Ĝi vivas ĝis 5 jaroj.

Tiu estas kaŝema specio malfacile videbla. Ili havas ŝajne la kapablon moviĝi el arbusto al alia sen trapasi la interspacon, kio montras la tendencon de tiu birdo ŝtelkaŝiĝi inter la malalta keskaĵaro.

Maskloj estas ofte detektataj nur pro la mallonga, eksploda kanto, kiu havas laŭtan plit, sekvota de ritma Kuĉii-Kuĉii-Kuĉii-Kuĉii-Kuĉii-. Maskloj kantas multe de la jaro; la ino estas preskaŭ netrovebla, ĉar ŝi ne kantas.

Tiu birdo estas nomata laŭ la itala zoologo Francesco Cetti.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52475, Cettia cetti, 12 May 2006. Malplej zorgiga.
  • RSPB

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]