Eŭropa ŝoseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La reto de eŭropaj vojoj

La eŭropaj ŝoseoj, eŭropaj vojojeŭropaj stratoj estas reto de gravaj ŝoseoj tra Eŭropo kaj Azio. La reto enhavas 50.000 km da stratoj. Multaj de ili, sed ne ĉiuj, estas aŭtostratoj.

ŝildo de eŭropa ŝoseo

Eŭropa strato markiĝas per blanka E kaj du- aŭ tricifera numero sur verda ŝildo.

Ilia numerosistemo ofte estas aldona al iu nacia numerosistemo, tiel ke ili havas du numerojn.

Ekzistas ĉirkaŭ 210 eŭropaj vojoj, la plej longa de ili estas E40, kiu ampleksas 8.000 km de Kalezo ĝis la ĉina limo en kazaĥio.

Historio de la eŭropaj ŝoseoj

La ideo de traeŭropa ekspresvoja reto ekzistas ek de la 1930-aj jaroj. La numeritaj eŭropaj ŝoseoj ekzistas ek de 1975. La ĉefŝoseoj havis unuciferajn numerojn kaj la aliaj numeroj ne estis tre logikaj kaj ne sufiĉas por la eŭropa ekspresvoja reto. Ek de 1985 ili havas novan sistemon, kiu ege similas al la numersistemo de usona interŝtataj ŝoseoj (angle Interstate).

Numersistemo

Antaŭ 1985 la plej gravaj eŭropaj vojoj havis unuciferajn nombrojn. Hodiaŭ la numeroj estas du- aŭ triciferaj. La plej gravaj estas duciferaj kaj finas je "0" por okcident-orienta direkto aŭ "5" por nord-suda. Inter ili estas la malpli grandaj, kun paraj nombroj por okcident-orienta direkto kaj malparaj por nord-suda. – Ekzemple inter E10 kaj E20 paralele situas E12, E14, E16 kaj E18.

Pli mallongaj interligoj kaj eŭropaj vojoj oriente de la E99 havas triciferajn nombrojn. Tiuj inkludas numerojn komencantajn per 0, ekzemple E001.

Eŭropaj ŝoseoj kaj iliaj ŝildoj

Kiom ofte oni markas la eŭropajn vojojn per ŝildoj, dependas de la lando. Sur danaj, norvegaj kaj svedaj ekspresvojoj ne ekzistas naciaj numeroj, sed nur la eŭrop-vojaj. Belgio uzas similan sistemon, sed nur je aŭtovojoj. En tiuj kazoj tre simplas atingi kaj sekvi la eŭropajn vojojn.

En multaj aliaj ŝtatoj la E-numeroj kunekzistas egalrajte kun la nacia nomigo, sed nur sur la vojoj mem. Tie ofte simplas sekvi vojon, sed ne atingi ĝin sen scii la nacian nomon.

Sur germanaj kaj irlandaj ŝoseoj malofte videblas eŭrop-vojaj signoj, precipe je relative novaj ŝildoj. Tie oni ne facile sekvas ilin.

En Britio eŭropaj stratoj estas tute nemarkitaj.

Listo de la eŭropaj ŝoseoj

La eŭropaj ŝoseoj en nord-suda direkto kutime havas neparajn numerojn, tiuj en okcidenta-orienta direkto kutime parajn numerojn.

En la nord-suda direkto

Plej gravaj eŭropaj ŝoseoj en nord-suda direkto: E5, E15, E25, E35, E45, E55, E65, E75, E85, E95, E105, E115.

Due plej gravaj eŭropaj ŝoseoj en nord-suda direkto: E1, E3, E7, E9, ...

Eŭropaj ŝoseoj en okcidenta-orienta direkto

Plej gravaj eŭropaj ŝoseoj en okcidenta-orienta direkto: E10, E20, E30, E40, E50, E60, E70, E80, E90.

Due plej gravaj eŭropaj ŝoseoj en okcidenta-orienta direkto: ..., E54, ...

Eksteraj ligiloj

greke http://www.webcitation.org/query?id=1256601382808513&url=www.geocities.com/marcelmonterie/index3.htm greke http://www.admin.ch/ch/d/sr/0_725_11/app1.html

Ŝablono:Ĝermo-geografio