Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco
emblemo
interregistara organizaĵo • decentralised agency of the European Union
Komenco 21-a de novembro 2011
Geografia situo 59° 27′ 3″ N, 24° 44′ 10″ O (mapo)59.45081524.736003Koordinatoj: 59° 27′ 3″ N, 24° 44′ 10″ O (mapo)
Lando(j) Estonio vd
Sidejo Estonio Tallin
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco (Estonio)
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco (Estonio)
DEC
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco
Map
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco
Tipo Agentejoj de la Eŭropa Unio
Celo Kontrolado de azilpetoj
Agareo

Eŭropa Unio

Retejo eulisa.europa.eu
vdr

La Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco,mallongige eu-LISA, estas agentejo de la Eŭropa Unio, kiu administras ciferecigon de fingrospuroj de azilpetantoj en la Eŭropa Unio.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

La agentejo havas sian ĉefsidejon en Talino (Estonio), sian funkcian centron en Strasburgo (Francio), kaj rezervan lokejon en Sankt Johann im Pongau (Aŭstrio). La Strasburga ejo estis kreita en 1995 kaj estas regule etendita[1][2]. La celo estas povi akomodi kreskantan datumcentron pro la etendo de datumbazoj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La agentejo administras 3 komunajn datumbazojn por la landoj de la Schengen-areo, por certigi la movadon de homoj:

  • Viza Informa Sistemo (VIS)
  • la Informa Sistemo de Schengen (SIS II)
  • Eurodac (datenoj pri azilpetantoj kaj kontraŭleĝaj loĝantoj)[3]

3 aliaj datumbazoj estis aldonitaj:

  • ETIAS (ekvivalenta al la usona ESTA)
  • la dosiero de eksterlandanoj de membrolando de la Schengen-areo (Eniro-Eliro Sistemo)
  • la komputilizita sistemo por interŝanĝo de informoj pri krimaj registroj (ECRIS)

Referencoj[redakti | redakti fonton]