Eŭropa Alianco por Libereco
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Libera Alianco. |
Eŭropa Alianco por Libereco | ||
---|---|---|
Eŭropa politika partio (2010–2017) | ||
Komenco | 2010 vd | |
Fino | 2017 vd | |
Sidejo | Birkirkara | |
Ideologio |
Suverenismo • Eŭroposkeptikismo • dekstra popolismo • naciismo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eŭropa Alianco por Libereco | |
---|---|
Alliance européenne pour la liberté
European Alliance for Freedom | |
Eŭropa politika partio | |
prezidanto | Franz Obermayr (Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ)) |
Vicprezidantoj | Marine Le Pen (FN) Philip Claeys (VB) |
Ĝenerala sekretario | Sharon Ellul-Bonici (NI) |
Fondiĝo | 2010 |
Ideologio | eŭroskeptikismo, naciismo, patriotismo, suverenismo |
Eŭropaj deputitoj |
38 / 577 |
Retejo | http://www.eurallfree.org |
La Eŭropa Alianco por Libereco (franclingve "Alliance européenne pour la liberté", anglalingve "European Alliance for Freedom" aŭ "EAL") estas eŭroskeptika eŭropa politika partio[1]. Ĝi estis fondita fine de 2010 kaj agnoskita de la Eŭropa Parlamento en 2011[2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La sidejo de la alianco situas en Birkirkara, en Malto. La aŭstro Franz Obermayr estas prezidanto de la organizaĵo de novembro 2012, post Godfrey Bloom, ĝia unua prezidanto. Ĝiaj vicprezidantoj estas la flandrano Philip Claeys kaj la francino Marine Le Pen[3]. Ĝia ĉefsekretario estas la maltano Sharon Ellul-Bonici[4].
En 2011, EAL ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento de maksimume 372 753 eŭroj[2]. En 2012 tiu maksimumo estis 360 455 eŭroj[5].
Membroj de la eŭropa partio
[redakti | redakti fonton]8-a parlamenta periodo
[redakti | redakti fonton]La provo konsistigi eŭroskeptikisman frakcion en la Eŭropa Parlamento fiaskis[6]. Nur la 5 nunaj membroj pretis kunlabori, kiam necesas depoutitoj el 7 landoj por konsistigi frakcion :
lando | Partio | Nombro de eŭropaj deputitoj |
---|---|---|
Francio | Nacia Fronto | 23 eŭropaj deputitoj[7] |
Italio | Norda Ligo | 5 eŭropaj deputitoj |
Aŭstrio | Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ) | 4 eŭropaj deputitoj |
Nederlando | Partio por la Libereco (nederlande "Partij voor de Vrijheid" aŭ PVV) | 4 eŭropaj deputitoj |
Belgio | Flandra Intereso (nederlande "Vlaams Belang") | 1 eŭropa deputito |
Notoj kaj Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sablatnig 2011
- ↑ 2,0 2,1 Grants from the European Parliament to political parties at European level 2004-2011 (angle) (aprilo 2011). Alirita la 18-an de oktobro 2011.
- ↑ germane FPÖ-Abgeordneter steht an Spitze von EU-Rechtspartei DiePresse
- ↑ angle About EAF. Alirita la 7-an de julio 2011.
- ↑ angle Grants from the European Parliament to political parties at European level 2004-2012. Europa Parlamento, marto 2012. Alirita la 12-an de septembro 2012.
- ↑ Le Monde - 24-a de junio 2014
- ↑ Necerta estonteco por la disidentino Joëlle Bergeron, kiu origini devis sidi kun FN, antaŭ ol aliĝi al EFD (Barbière 2014).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Sablatnig, Wolfgang. (junio 2011) Straches FPÖ mit Jobbik und Vlaams Belang in EU-Partei (germane).
- Waterfield, Bruno (oktobro 2013). “France's FN to team up with other far Right parties for European elections”, The Telegraph.
- (junio 2014) “Le FN échoue à créer un groupe eurosceptique au Parlement européen”, Le Monde. c.
- Barbière, Cécile (junio 2014). “Défection surprise chez les eurodéputés Front national”, EurActiv.
- Krisztina Morvai is quitting the European Alliance for Freedom Party (angle) (la 26-a de julio 2011). Arkivita el la originalo je 2014-12-29. Alirita 2014-09-01.
|