Eŭropa Centra Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo de ECB en Frankfurto ĉe Majno

La Eŭropa Centra Banko (ECB) estas la eldona banko de la eŭro, la komuna mono de 17 membroŝtatoj de EU. Ĝi situas en Frankfurto ĉe Majno, en Germanio.

Ĝia ĉefa celo estas la regulado de la inflacio en Eŭrozono.

Unua direktoro de ECB estis Wim Duisenberg. Francio konsentis lian nomumon nur je la kondiĉo, ke post duono de lia ofic-periodo li cedu sian oficon al Jean-Claude Trichet.

La eŭro-biletoj portas la subskribon de la aktuala direktoro kaj la mallongigojn de ECB en la lingvoj de la eŭro-landoj:

Male al aliaj eŭropaj instancoj, kiuj almenaŭ formale aplikas du- aŭ plurlingvecon, la Eŭropa Centra Banko aplikas nur la anglan lingvon. Ĝia sidejo nomiĝas Eurotower, la tiea restoracio Living XXL.

De ECB necesas distingi la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj, en kiu partoprenas la centraj bankoj de ĉiuj EU-landoj, eĉ se ili ne enkondukis la eŭron.

Sidejo

La nuna sidejo de ECB estas la "Eurotower" (Eŭroturo), konstuaĵo kiu starigas en Frankfurto ĉe Majno. La nuna sidejo de la ECB antaŭ 2010 translokiĝos al nova konstruaĵo dizajnita de Coop Himmelb(l)au.

Nuna adreso:
Sonnemannstraße 20,
D-60314 Frankfurto ĉe Majno,
Germanio

Prezidantoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko: bulgara bulgare ĉeĥa ĉeĥe dana dane germana germane greka greke angla angle hispana hispane estona estone finna finne franca france irlanda irlande hungara hungare itala itale nederlanda nederlande litova litove latva latve malta malte pola pole portugala portugale rumana rumane slovaka slovake slovena slovene sveda svede