Eŭropa Civitana Premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Civitana Premio
honorigo
Organizanto Eŭropa Parlamento
Lando Belgio
Fondita en 2008
vdr

La Eŭropa Civitana Premio estas premio kreita en 2008 de la Eŭropa Parlamento.

Ĉi tiu premio estas donata ĉiujare al projektoj aŭ iniciatoj faciligantaj eŭropan kunlaboron kaj antaŭenigon de komunaj valoroj. Premiitaj en sia propra lando, la gajnintoj renkontiĝas en Bruselo por premioceremonio.

Ekde 2008, la Eŭropa Parlamento ĉiujare aljuĝas la Civitanan Premion al projektoj kaj iniciatoj, kiuj faciligas transnacian kunlaboron aŭ antaŭenigas interkompreniĝon ene de la Eŭropa Unio. La premio ankaŭ celas rekoni la laboron de tiuj, kiuj defendas eŭropajn valorojn per sia ĉiutaga agado. Ĉiu parlamentano povas nomumi homon aŭ organizon. Membroj de la sama lando tiam elektas siajn landajn kandidatojn, kaj ĵurio elektas la gajnintojn.