Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Franca Senato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Senato)
Rassemblement démocratique
et social européen (Sénat)
Emblemo de Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Senato)
frakcio
Lando  Francio
Ĉambro Senato
Estro Jacques Mézard
Senatano de Cantal
Partio(j) Maldekstra Radikala Partio
Respublikana kaj Civitana Movado
Progresisma Unuiga Movado
Socialista Partio
Diversaj maldekstruloj
Ideologio radikalismo
Parlamentaj sidoj
19 / 348
Retejo www.rdse-senat.fr
vdr

La Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (franclingve "Rassemblement démocratique et social européen" aŭ RDSE) naskiĝis en 1892, kun la nomo Demokratia Maldekstro. Plej malnova franca parlamenta frakcio, ĝi arigas nun 19 senatanojn, respektive membroj de la Maldekstra Radikala Partio (12), de Unuiĝo por Popola Movado (UMP) (1), de Respublikana kaj Civitana Movado (1), de Progresisma Unuiga Movado (1), de Socialista Partio (PS) (3) same kiel diverse maldesktra senatano. Ĝia nuna prezidanto estas Jacques Mézard (PRG).

Historio[redakti | redakti fonton]

La frakcio RDSE postsekvis en oktobro 1995, la Eŭropan Demokratian Kuniĝon (franclingve "Rassemblement démocratique européen" aŭ RDE), nova nomo de la Demokratia Maldekstro adoptita en 1989.

RDSE estas nun escepto en la politika pejzaĝo pli kaj pli dupartia.

En decembro 2002, la kreo de la frakcio UMP en la Senato ankoraŭ pli kreskigis la dupartiecon de la Supra ĉambro, des pli ke tiu frakcio havis absolutan plimulton ĝis en 2004 ; tiu evoluo malfortigis RDSE.

Sekve de la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011, RDSE enhavas 17 senatanojn. Aymeri de Montesquiou kaj Jean Marie Bockel aliĝis al la frakcio Centrisma kaj Respublikana Unuiĝo.

Nuna konsisto de RDSE[redakti | redakti fonton]

Prezidantoj de la frakcio[redakti | redakti fonton]

(Ĝis en 1989, vidi Demokratia Maldekstro)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conflans-Sainte-Honorine : Philippe Esnol forlasas la socialistan frakcion de la Senato
  2. Robert Hue forlasas la komunistan frakcion de la Senato. Libération (la 13-an de septembro 2012). Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita la 13-an de septembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]