Eŭropa Ekonomia Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropa Ekonomia Komunumo (angle European Economic Community (EEC), aŭ kun populara nomo Komuna Marketo (angle Common Market) estis nomo de la organizo de la ekonomia integriĝo de la okcidentaj landoj, inter 1957 kaj 1993. La nomo de la ekonomia komunumo estas ekde la 1-an de novembro 1993 Eŭropa Komunumo.

Ĝin fondis Francio, Belgio, Luksemburgo, Nederlando, Italio kaj la Germana Federacia Respubliko, aliĝis en 1973 Britio, Danio kaj Irlando, en 1981 Grekio, en 1986 Portugalio kaj Hispanio.