Eŭropa Filmakademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Filmakademio
Informoj
fondodato 1988
Situo
Geografia situo 52° 30′ 12″ N, 13° 19′ 48″ O (mapo)52.5033413.33002Koordinatoj: 52° 30′ 12″ N, 13° 19′ 48″ O (mapo)
urbo Berlino
Map
Eŭropa Filmakademio
Information icon.svg
vdr

La Eŭropa Filmakademio aŭ mallonge EFA (angle European Film Academy, germane Europäische Filmakademiehispane Academia de Cine Europeo) en la jaro 1988 fondiĝis laŭ iniciato de la tiam plej gravaj eŭropaj filmproduktistoj, por pli bone defendi la interesojn de la eŭropa industrio pri filmproduktado. Dekomence la urbo Berlino estas la sidejo de la akademia sekretariejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo en 1988 fondiĝis sub la nomo "Eŭropa Kino-Societo" (angle European Cinema Society, germane Europäische Kinogesellschafthispane Sociedad Europea del Cine). Unua prezidanto estis la sveda reĝisoro Ingmar Bergman, kaj unua estrara gvidisto la germana filmproduktisto Wim Wenders. Ekde la jaro 1991 la organizaĵo havas sian nunan nomon. En 1996 Wim Wenders nomumiĝis prezidanto de la akademio, dum la brita filmproduktisto Nik Powell elektiĝis nova estrara gvidisto. La franco Humbert Balsan de 2003 ĝis 2005 transprenis la postenon de Nik Powell, kaj la samnaciano Yves Marmion sekvis lin.

La Eŭropa Filmakademio ĉiujare atribuas la Eŭropan Filmpremion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]