Saltu al enhavo

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2028

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2028
Turniraj detaloj
Loko Britio kaj Irlando
Datoj 9-a de junio ĝis 9-a de julio
Teamoj 24 
Ejoj 8 (en 8 urboj)
v • d • r

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2028 (angle UEFA Euro 2028, kaj irlande Craobh Peile na hEorpa 2028 UEFA), ofte nomata UEFA Eŭro 2028 aŭ simple Eŭro 2028, estas la dek-ok finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. Ĝi okazos de 9-a de junio ĝis 9-a de julio 2028.

La gastigantoj estos Britio (kun la kimra, skota kaj angla futbalaj asocioj) kaj Irlando.[1] Ĉi tiu estos la tria Eŭropa Ĉampioneco okazigita en Anglio (post 1996 kaj 2021) kaj la dua en Skotlando (antaŭe en 2021). Kimrio kaj Irlando debutos kiel gastigantoj de la turniro. Nord-Irlando ankaŭ estis komence konsiderata por la kandidateco, sed finfine ne gastigos la turniron.[2] La hispana nacia teamo, kiu venkis Anglion 2-1 en la finalo de 2024, defendos la titolon de la Eŭropa Ĉampioneco.

La fina turniro de Eŭro 2028 okazos en Britio kaj Irlando de la 9-a de junio ĝis la 9-a de julio 2028.[3] La fina matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampioneco de 2028 okazos ĉe la stadiono Wembley en Londono.

Ĝi estis intencita esti la unua turniro kun 32 teamoj, sed en januaro 2023, UEFA decidis konservi 24 teamojn en la fina turniro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]