Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2032
| Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2032 | |
|---|---|
| Turniraj detaloj | |
| Loko | Italio kaj Turkio |
| Ejoj | 8 (en 8 urboj) |
La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2032 (itale Campionato Europeo di calcio UEFA 2032, kaj turke 2032 UEFA Avrupa Futbol Şampiyonası), ofte nomata UEFA Eŭro 2032 aŭ simple Eŭro 2032, estas la dek-naŭa finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. Ĝi okazos en junio kaj julio 2032.
La restanta oferto por gastigi la turniron estas komuna oferto de la asocioj de Turkio kaj Italio. Formala konfirmo fare de la Plenuma Komitato de UEFA okazis en Nyon (Svislando) la 10-an de oktobro 2023.[1][2] Rilate al la nombro de partoprenantoj, la turniro povus esti ludata kun 32 teamoj anstataŭ la 24 teamoj uzitaj ĝis Eŭro 2024.
Ĉi tiu estos la kvara Eŭropa Ĉampioneco okazigita en Italio (post 1968, 1980, kaj 2021). Turkio debutos kiel gastiganto de la turniro.[3][4]
Italio kaj Turkio ĉiu prezentis liston de dek stadionoj por gastigi la turniron. La fina listo de dek ejoj, kvin por ĉiu gastiganta lando, estas atendata esti publikigita en 2026.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Declarations of interest in hosting UEFA EURO 2028 and 2032 received from four potential bids", UEFA, 23 March 2022.
- ↑ Hosts appointed for UEFA EURO 2028 and 2032. UEFA (10 October 2023). Alirita 12 October 2023 .
- ↑ UK and Ireland set to host Euro 2028 after Turkey withdraw bid (4 October 2023).
- ↑ "Turkey and Italy to merge bids for Euro 2032", BBC Sport. (en-GB)
