Eŭropa Junulara Okazaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EJO
Simbolo
Nomo Eŭropa Junulara Okazaĵo
Regiono Eŭropo
Periodo Majo-junio
Organizanto Eŭropa Parlamento
Ekzistas ekde 2014
Celgrupo Junuloj
Informa retpaĝo http://europeanyouthevent.eu/
vdr

La Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO) (angle European Youth Event, mallonge EYE) estas internacia evento iniciatita kaj gastigita ĉiun duan jaron fare de la Eŭropa Parlamento ekde 2014 kun la celo stimuli aktivan civitanecon inter junaj eŭropanoj.[1]

EJO kunvenigas milojn da junuloj de la Eŭropa Unio kaj rekte ĉe la Eŭropa Parlamento en Strasburgo kaj enrete por kunhavi kaj formi iliajn ideojn pri la estonteco de Eŭropo.[2]

Dum la evento partoprenantoj partoprenas en aktivaĵoj, kiuj ofertas spacon por diskuti kaj interkonektiĝi. EJO estas kunkreita kun institucioj, internaciaj organizoj, civila socio, junularaj organizoj kaj la partoprenantoj mem. La plej lastatempa eldono okazis la 9-an kaj 10-an de junio 2023 kun 8500 surlokaj partoprenantoj kaj pli ol 300 aktivaĵoj.[3]

EJO ankaŭ organizas tutjarajn enretajn aktivaĵojn, kiuj kreas ŝancojn por pli larĝaj publikaj diskutoj pri la plej premantaj aferoj alfrontantaj Eŭropon nuntempe.[4]

Celo de EJO[redakti | redakti fonton]

EJO ebligas 16-30-jaraĝulojn interŝanĝi siajn vidpunktojn kun fakuloj, aktivuloj, influantoj kaj decidofarantoj.[5]

EJO-Raporto[redakti | redakti fonton]

Post la evento la ideoj de la ĉeestantaj junuloj estas kolektitaj en la EJO-Raporto kaj distribuitaj al ĉiuj Membroj de la Eŭropa Parlamento (MEP-oj).

Teamo de junaj ĵurnalistoj kolektas kaj reliefigas la ideojn kaj sugestojn de la partoprenantoj. La laboro estas kunordigante de la Eŭropa Junulara Gazetaro kaj kun politika raportado de la Forumo Junulara Eŭropa. Ili skribis ĉi tiujn raportojn en 2014, 2016 kaj 2018.

En 2021 la Eŭropa Parlamento kolektis pli ol 1500 ideoj kaj proponoj de junaj civitanoj sur la retejo youthideas.eu. La plej popularaj ideoj de la konsultoj kun junaj homoj estis elektitaj de la EJO redakcia teamo, prezentitaj dum EJO 2021 kaj evoluigitaj de partoprenantoj dum cerbumadaj sesioj. 20 ideoj estis elektitaj kaj ĉiuj EJO-partoprenantoj, ambaŭ ĉeestaj kaj retaj, voĉdonis por la plej gravaj 5 ideoj, kiuj estis prezentitaj dum la ferma sesio de EJO. La raporto estis prezentita al la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo kaj la Membroj de la Eŭropa Parlamento por servi kiel inspiro por politika debato kaj estontaj politikaj proponoj.

EJO-Prezentoj[redakti | redakti fonton]

Post la evento kelkaj partoprenantoj povas evoluigi la plej popularajn ideojn kaj prezenti ilin rekte al MEP-oj dum la EJO-Prezentoj.

Dum la Aŭdoj MEP-oj donas retrosciigon al EJO-partoprenintoj pri kiujn ideojn ili aprobas, plano efektivigi ilin en la estonteco aŭ disputo.[6]

Yo!Festo[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj tri EJO-j la Yo!Festo estis organizita de la Forumo Junulara Eŭropa apud la ĉefa evento. La programo de Yo!Festo estis planita kaj prezentita de junularaj organizoj kaj junularaj grupoj de Eŭropo.[7]

Daŭripoveco kaj Alirebleco[redakti | redakti fonton]

EJO laboras por antaŭenigi egalecon, inkluzivecon kaj daŭripovon kun forta sindevigo al alirebleco por ĉiu. La evento celas efektivigi solvojn, kiuj iĝas ĝin daŭripova kaj medifavora kaj akomodas la bezonojn de la partoprenantoj. En 2021 EJO akiris la ISO 20121-atestadon por daŭripova eventa administrado.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

EJO2014: Ideoj por pli bona Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La unua eldono (#EJO2014) okazis ĉe la parlamento la 20-an kaj 21-an de majo 2014. Partoprenis 5000 junaj eŭropanoj, 400 parolantoj kaj multaj subtenantoj kaj junulaj organizoj, kiuj kunhavigis siajn ideojn kaj pensojn pri multaj temoj rilataj al junuloj.[8][9]

La kvin ĉefaj temoj de EJO2014 estis senlaboreco de junuloj, la cifereca revolucio, daŭripoveco, Eŭropaj valoroj kaj la estonteco de la Eŭropa Unio.[10]

EJO2016: Kune ni povas fari ŝanĝon[redakti | redakti fonton]

La dua eldono (#EJO2016) okazis la 20-an kaj 21-an de majo 2016 kaj estis okazo por junululoj de Eŭropo aŭdigi sian opinion pri multaj aferoj. Estis proponitaj politikajn debatojn kaj laborejojn kun decidofaristoj.[11]

En ĉi tiu eldono 7500 junaj homoj de ĉie en Eŭropo debatis pri temoj kiel spaco kaj novigo, klimata ŝanĝo, migrado kaj demokratio.[12]

La kvin ĉefaj temoj de EJO 2016 estis: Milito kaj Paco: Perspektivoj por paca planedo; Apatio aŭ Partopreno: Tagordo por vigla demokratio; Ekskludo aŭ Aliro: Decida ago kontraŭ senlaboreco de junuloj; Stagnado aŭ Novigo: La morgaŭa mondo de laboro kaj Disfalo aŭ Sukceso: Novaj vojoj por daŭripova Eŭropo.[13]

EJO2018: La plano estas ventumi ĉi tiun fajreron en flamo[redakti | redakti fonton]

La tria eldono (#EJO2018) okazis la 1-an kaj 2-an de junio 2018.[14]

Dum EJO 2018 partoprenis 8000 junaj eŭropanoj en diversaj aktivaĵoj ĉirkaŭ la kvin ĉefaj temoj de la evento: Juna kaj Maljuna: Daŭrigante la ciferecan revolucion; Riĉa kaj Malriĉa: Postulante justan parton; Aparte kaj Kune: Laborante por pli forta Eŭropo; Sekura kaj Danĝera: Transvivante tumultajn tempojn; Loka kaj Tutmonda: Protektante nian planedon.[15]

Junaj eŭropanoj ankaŭ povis partopreni rete tra la retejo European Youth Ideas (Eŭropaj junularaj ideoj), kie ili povis kundividi siajn ideojn pri la estonteco de Eŭropo.[16]

EJO2020: Reta eldono[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Parlamento decidis prokrasti EJO-n 2020, origine planita por majo 2020, konsiderante la esceptajn mezurojn prenitaj pro la COVID-19 ekinfestiĝo. Por kompensi la prokraston, la Eŭropa Parlamento organizis specialan retan eldonon de la evento.

La unua serio de retaj EJO-eventoj okazis inter la komenco de aprilo kaj fino de majo 2020 kaj inkluzivis diversajn aktivaĵojn, kiuj fokusiĝis pri temoj kiel mensa sano, estonteco de edukado, manĝaĵo de morgaŭ kaj kampara renovigo, falsaj novaĵoj, malrapida butikumado, estonteco de laboro, amasa gvatado kaj vakcinado.

Dum ĉi tiu periodo pli ol 60 aktivaĵoj estis elsenditaj rete. Parolis Christine Lagarde, David Maria Sassoli kaj multaj Membroj de la Eŭropa Parlamento.[17]

Post la sukceso de ĉi tiu reta evento estis decidita, ke retaj EJO-eventoj okazus regule.

EJO2021: La estonteco estas la nia[redakti | redakti fonton]

La kvara eldono (#EJO2021) okazis la 8-an kaj 9-an de oktobro 2021 kaj kunigis 5000 junulojn ĉe la Eŭropa Parlamento en Strasburgo kaj pliajn 5000 rete por diskuti pri pli ol 2000 ideoj pri la formado de la estonteco de Eŭropo.[18]

La plej popularaj 20 ideoj de EJO 2021 estis prezentitaj al la Membroj de la Konferenco kaj enigis en la politikan debaton en la Eŭropa Parlamento.[19][20]

EJO2023[redakti | redakti fonton]

La kvina eldono okazis la 9-an kaj 10-an de junio 2023. 8500 junuloj partoprenis en Strasburgo kaj pli rete. Okazis pli ol 300 aktivaĵoj, kiuj estis organizitaj kune kun junuloj, en la Parlamentejo kaj en la apuda EJO-vilaĝo kaj 22 artaj spektakloj. Ĉeestis 31 Membroj de la Eŭropa Parlamento, 3 vicprezidantoj kaj la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Roberta Metsola.[21]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]