Eŭropa Libera Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Libera Alianco
emblemo
Anglalingva logoo
Anglalingva logoo
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
Komenco 9-a de julio 1981 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

progresismoregionismoaŭtonomismonaciismo • sendependismo • eŭropismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Jordi Solé Ferrando vd
Ĉefestro(j) Lorena López de Lacalle Arizti vd
Membro de Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa Libera Alianco, mallonge ELA (angle European Free Alliance, eŭske Europako Aliantza Librea, france Alliance libre européenne, frise Jeropeeske Frije Alliânsje, germane Europäische Freie Allianz kaj katalune Aliança Lliure Europea, citante iujn el la nacilingaj nomoj) estas eŭropa politika partio, kiu grupigas naciajn regionajn kaj aŭtonomajn partioj de la Eŭropa Unio. Nuntempe 34 eŭropaj regionaj partioj membras en la alianco. La membropartioj kandidatiĝas por la balotoj de la Eŭropa Parlamento. Prezidantino de la ELA estas Eric Defoort [1] el Flandrio.

Historio de la Eŭropa Libera Alianco[redakti | redakti fonton]

Membraj partioj[redakti | redakti fonton]

ŝtato partio regiono respektive malplimulto
 Aŭstrio Enotna Lista Slovenoj en Aŭstrio (Karintio)
 Belgio Nov-Flandra Alianco Flandrio
 Britio Skota Nacia Partio Skotlando
Plaid Cymru Kimrio
Mebyon Kernow Kornvalo
 Bulgario OMO Ilinden PIRIN Makedonoj en Bulgario
 Ĉeĥio Moravané Moravio
 Finnlando Åland Framtid partio de la Åland-insuloj (svedlingva loĝantaro)
 Francio Unvaniezh Demokratel Breizh Bretonio
Unitat Catalana Norda Katalunio (regiono Langvedoko-Rusiljono)
Partit Occitan Okcitanio
Partitu di a Nazione Corsa Korsiko
Mouvement Régional Savoie Savojo
Ligue Savoisienne Savojo
Unser Land Alzaco
 Germanio Bayernpartei Bavario
Die Friesen Frisoj
 Grekio ESA-Vinozhito Makedonoj en Grekio
 Hispanio kaj  Francio Eusko Alkartasuna Eŭskio
 Hispanio Bloque Nacionalista Galego Galegio
Partido Andalucista Andaluzio
Esquerra Republicana de Catalunya Katalunio
Chunta Aragonesista Aragono
Federacio PSM - Entesa Nacionalista de les Illes Balears Balearaj insuloj
 Italio Alleanza Libera Emiliana - Libertà Emiliana Emilio-Romanjo
Partido Sardo d'Azione Sardinio
Movimento per l'Indipendenza della Sicilia Sicilio
Slovenska Skupnost Slovenoj en Italio
Süd-Tiroler Freiheit Suda Tirolo
Liga Veneta Repubblica Veneto
 Kroatio Lista per Fiume Italoj en Kroatio
 Latvio Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio Rusoj en Latvio
 Litovio Polska Partia Ludowa Poloj en Litovio
 Nederlando Fryske Nasjonale Partij Frislando
 Pollando Ruch Autonomii Śląska Silezio
 Slovakio Strana regionov Slovenska SRS Prešov kaj Košice
 Slovakio Magyar Föderalista Párt Hungaroj en Slovakio

Membra partio kun observa statuso[redakti | redakti fonton]

ŝtato partio regiono respektive malplimulto
 Belgio ProDG Germanlingva Komunumo de Belgio
 Germanio Südschleswigscher Wählerverband danoj en norda Germanio
Serbska ludowa strona Soraboj en Saksio kaj Brandenburgio
 Hungario Megújult Magyarországi Roma Összefogás Párt ciganoj en Hungario
 Italio Renouveau Valdôtain Aosta valo
Movimento per l'Indipendenza della Sicilia Sicilio
 Kroatio Lista per Fiume - Lista za Rijeku italoj en norda Kroatio

Eksaj membraj partioj[redakti | redakti fonton]

ŝtato partio regiono respektive malplimulto
 Hispanio kaj  Francio Eusko Alderdi Jeltzalea-Partido Nacionalista Vasco Eŭskio, en 2004 malmembriĝis, nun membro de la EDP
 Italio Lega Nord Padanio, en 1994 membreco frostigita, en 1996 malaliĝis
Union Valdôtaine Aosta valo, en 2007 malmembrigita
Union für Südtirol Suda Tirolo, en 2008 malmembrigita (politikaj diferencoj)
 Rumanio Erdély Bánság Liga Transsilvanio kaj Banato
 Slovakio Magyar Föderalista Párt Hungaroj en Slovakio

Celoj[redakti | redakti fonton]

La 9-an de novembro 2000 ELA publikigis programecan "Deklaron de Bruselo", en kiu la "senŝtataj nacioj de Eŭropo" klarigas la princiojn de sia regionismo. Laŭ tiu deklaro ELA luktas por Eŭropa Unio de liberaj kaj inter si solidaraj popoloj, en kiu laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo la civitanoj reguligu siajn politikajn decidojn sur laŭeble baza nivelo, prefere en komunumo aŭ urbo, se necesse en distrikto aŭ regiono, nur esceptokaze en ŝtato aŭ la tuta unio. La partio substrekas:

  • la aplikon de homaj kaj popolaj rajtoj,
  • protekton de la medio kaj socian evoluon laŭ ekologiaj kriterioj,
  • la kreon de justa socio kun politika solidareco, kiu subtenas progreson kaj egalajn ŝancojn,
  • novorientiĝon de la Eŭropa Unio, kiu laŭ la deklaro tro influiĝas de ekonomiaj konceptoj, de liberalismo, konkurenco kaj centrismo
  • senperforton dum la atingo de politikaj celoj,
  • la nepluaplikon de atomenergio kaj la subtenon de alternativaj energiofontoj,
  • la garantiitan partoprenon de regionoj kun konstituciaj kompetencoj en la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio, kiam la kunsidoj traktas temojn pri kiuj okupiĝas la regiono, cele al pli bona rekono de la historiaj nacioj kaj regionoj,
  • la neceson de rekta aliro de historiaj nacioj kaj regionoj al la Eŭropa Justica Kortumo,
  • demokratiajn reformojn de la eŭropaj institucioj kaj fortigo de la Komitato de regionoj kaj
  • la defendo kaj protekto de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj en la Eŭropa Unio.

En la Eŭropa Parlamento la Eŭropa Libera Alianco kune kun la Eŭropa Verda Partio konsistigas la Frakcion de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]