Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Eŭropa Molekulabiologia Laboratorio (EMBL) (angle: European Molecular Biology Laboratory, germane: Europäisches Laboratorium für Molekularbiologie, france: Laboratoire Européen de Biologie Molëculaire) estas molekulbiologia esplora institucio subtenita de 22 membroŝtatoj, kvar kandidataj membroŝtatoj kaj du asociitaj membroŝtatoj.[1] EMBL estis kreita en 1974 kaj estas interregistara organizo financita de publikaj esploraj fondusoj de ĝiaj membroŝtatoj. Esplorado ĉe EMBL estas farita de proksimume 85 sendependaj laborgrupoj kovranta ĉiujn subfakojn de molekula biologio. La Laboratorio funkcias de kvin sidejoj: la ĉefa laboratorio en Heidelberg kaj subsidejoj en Hinxton (la eŭropa Bioinformatika Instituto (EBI), en Anglio), Grenoblo (Francio), Hamburgo (Germanio) kaj Monterotondo (proksime al Romo). EMBLaj laborgrupoj kaj laboratorioj faras bazan esploradon en molekula biologio kaj molekula medicino kaj trejnadon por sciencistoj, studentoj kaj vizitantoj. La organizaĵo kunlaboras en la evoluigo de servoj, novaj instrumentoj kaj metodoj kaj teĥnologio en ĝiaj membraj statoj.

Esplorado ĉe EMBL[redakti | redakti fonton]

Ĉefa enirejo de EMBL

Ĉiu el la malsamaj EMBLaj sidejoj havas specifan propran esplorkampon. La EMBL-EBI estas nabo por biokomputikaj esploro kaj servoj, evoluiganta kaj daŭriganta grandan nombron de sciencaj datumaroj senpage uzeblaj. Ĉe Grenoblo kaj Hamburgo, esplorado koncentriĝis pri struktura biologio. En Monterotondo troviĝas esplorado pri musa biologio. Ĉe la sidejo en Heidelberg, estas unuoj pri Ĉela Biologio kaj Biofiziko, Evolua Biologio, Genara Biologio kaj Struktura kaj Komputila Biologio kaj ankaŭ servaj grupoj kompletigantaj la suprajn esplorajn kampojn.

Multaj sciencaj avancoj estis farita ĉe EMBL, plej notinde la unua sistema genetika analizo de embria evoluiĝo en la frukta muŝo de Christiane Nüsslein-Volhard kaj Eric Wieschaus, pro kio ili estis premiitaj je la Nobel Premio en Fiziologio aŭ Medikamento en 1995.[2]

Membriĝo[redakti | redakti fonton]

Membroŝtato[1] Aliĝjaro
 Aŭstrio 1974
 Belgio 1990
 Kroatio 2006
 Ĉeĥio 2014
 Danio 1974
 Finnlando 1984
 Francio 1974
 Germanio 1974
 Grekio 1984
 Islando 2005
 Irlando 2003
 Israelo 1974
 Italio 1974
 Luksemburgio 2007
 Malto 2016
 Netherlands 1974
 Norvegio 1985
 Portugalio 1998
 Hispanio 1986
 Svedio 1974
  Svislando 1974
 Britio 1974
  Kandidata Membroŝtato
 Hungario 2014[3]
 Litovio 2015[4]
 Pollando 2014[5]
 Slovakio 2014[6]
Asociita membro
 Argentino 2014[7]
 Aŭstralio 2008

Trejnado[redakti | redakti fonton]

La EMBL Heidelberg konstruaĵoj, inkluzive la novan Advanced Training Centre (Centro por Altnivela Trejnado)

Altnivela trejnado estas unu el la kvar kernaj misioj de EMBL. Dum jaroj, la Laboratorio starigis plurajn trejnadajn aktivecojn, el kiuj la ĉefa estas la EMBL Internacia Doktoriĝa Programo (EIPP) - ĝi havas studentaron de ĉirkaŭ 200 kaj ekde 1997 havis la rajton premii memstare doktorgradon. Aliaj aktivecoj inkluzivas la postdoktoriĝulan programon, inkluzive la EMBL Interfakan POstDoktoriĝan programon (EIPOD); la Eŭropa Lernada Laboratorio por Vivsciencoj (ELLS) por instruista trejnad, kaj la Vizitanta Programo.[8]

Scienco kaj Socio[redakti | redakti fonton]

EMBL ankaŭ funkciigas aktivan Programon pri Scienco kaj Socio, kiu proponas aktivecojn kaj eventojn pri nunaj demandoj en vivscienco esploro por la ĝenerala publiko kaj la scienca komunumo.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

EMBL estis ideo de Leó Szilárd, James Watson kaj John Kendrew.[10][11] Ilia celo estis krei internacian esploran centron, simila al CERN, al rivala la forte usone-superregitan kampon de molekula biologio.[12] Kendrew estis la unua Ĝenerala Direktor de EMBL ĝis 1982 kaj estis sekvita de Lennart Philipson.[13][14][15] De 1993 al 2005 Fotis Kafatos servis kiel direktoro kaj estis sekvita de Iain Mattaj, kvara kaj nuna Ĝenerala Direktoro de EMBL ekde 2005.[16][17][18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 EMBL member states. European Molecular Biology Laboratory (2015).
  2. (1980) “Mutations affecting segment number and polarity in Drosophila”, Nature 287 (5785), p. 795–801. doi:10.1038/287795a0. 
  3. Hungary joins EMBL as prospect member state.
  4. Lithuania, new prospect member state.
  5. Witamy! EMBL welcomes Poland as prospect member state.
  6. Slovak Republic becomes EMBL Prospect Member State.
  7. Argentina joins EMBL as associate member state.
  8. Training at EMBL, EMBL website
  9. Science and Society Programme, EMBL website
  10. (2004) “Leo Szilard: A personal remembrance”, Genetics 167 (2), p. 555–8. doi:10.1534/genetics.104.030320. 
  11. (2001) “Sir John Cowdery Kendrew. 24 March 1917 - 23 August 1997: Elected F.R.S. 1960”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 47, p. 311–332. doi:10.1098/rsbm.2001.0018. 
  12. EMBL History (2015). Arkivita el la originalo je 2014-04-13.
  13. (2011) “Lennart Philipson: A fighter is gone”, Proceedings of the National Academy of Sciences 108 (47), p. 18875. doi:10.1073/pnas.1116859108. 
  14. Simons, K.; Mattaj, I. W. (2011).
  15. (2011) “Lennart Philipson (1929–2011): A Warrior Has Passed”, PLoS Biology 9 (9), p. e1001153. doi:10.1371/journal.pbio.1001153. 
  16. Gilbert, N. (2010).
  17. Kafatos, F. (2008).
  18. MATTAJ, Iain William.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]