Eŭropa Molekulbiologia Organizo
Eŭropa Molekulbiologia Organizo | |
---|---|
![]() | |
scienca societo nacia akademio eldonejo de malfermita aliro organizaĵo ![]() | |
Informoj | |
fondodato | 1964 |
lando | Germanio |
urbo | Heidelberg |
Estraro | |
direktoro | Fiona Watt (ekde la 13-a de julio 2021) |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
Listoj | |
membro de | |
| |
filiita al | |
| |
La Eŭropa Molekulbiologia Organizo, mallonge EMBO - angle European Molecular Biology Organization, france Organisation européenne de biologie moléculaire, germane Europäische Organisation für Molekularbiologie, itale Organizzazione europea per la biologia molecolare, hispane Organización Europea de Biología Molecular, nederlande Europese Moleculaire Biologie Organisatie - estas molekulbiologia scienca societo kaj internacia akedamio kun centra oficejo en Hajdelbergo. La profesia, neprofitcela organizaĵo grupigas pli ol 2 100 vivsciencistoj. Ĝia celo estas antaŭenigi esploradon en vivscienco kaj ebligi internacian interŝanĝon inter sciencistoj. Ĝi kunfinancas kursojn, laborrenkontiĝojn kaj konferencojn, publikigas kvin sciencajn revuojn kaj subtenas individuajn sciencistojn. La organizaĵo estis fondita en 1964 kaj estas fondinta membro de la Iniciato por Scienco en Eŭropo (angle Initiative for Science in Europe). Ekde 2021 la Direktoro de EMBO estas Fiona Watt, esploristo pri praĉeloj, profesorino ĉe King's College (Londono) kaj grupestro ĉe la Eŭropa Laboratorio pri Molekula Biologio.
Ekzemplaj membroj
[redakti | redakti fonton]Ekzemplaj membroj, pri kiuj jam ekzistas esperantlingvaj paĝoj en Vikipedio, estas
- James Watson
- Francis Crick
- Avram Hershko
- Aaron Ciechanover
- Roger D. Kornberg
- Andrew Zachary Fire
- Luc Montagnier
- Harald zur Hausen
- Françoise Barré-Sinoussi
- Rita Levi-Montalcini
- Werner Arber
- Susumu Tonegawa
- Elizabeth Blackburn
- François Jacob
- Manfred Eigen
- Christiane Nüsslein-Volhard
- Ada Yonath
- Paul Berg (kemiisto)
- Sydney Brenner
- Michael Levitt
- Venkatraman Ramakrishnan kaj
- David Baltimore
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio, rekta najbaro (EMBL)