Eŭropa Partio de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Partio de Armenio
Հայաստանի եվրոպական կուսակցություն
Emblemo de Eŭropa Partio de Armenio
partio
Lando  Armenio
Estro Tigran Ĥzmaljan
Fondiĝo La 6-an de novembro 2018
Ĉefa sidejo Erevano
Ideologio eŭropuniema, okcidentema, kontraŭrusa.
vdr

La Eŭropa Partio de Armenio (armene Հայաստանի եվրոպական կուսակցություն -Hajastani jevropakan' kusakcutjun') estas por-eŭropa politika partio en Armenio. Ĝi estis fondita la 6-an de novembro 2018 de produktoro Tigran Ĥzmaljan[1].[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La fonda kongreso de la Eŭropa Partio de Armenio okazis la 6an de novembro 2018, en Erevano. Tigran Ĥzmaljan estis elektita de partianoj kiel prezidanto[3].

La partio tiam publikigis sian ĉarton kaj manifeston kaj kompletigis sian registradon ĉe la Ministerio de Justico la 13an de novembro 2018. Nuntempe la partio funkcias kiel eksterparlamenta forto[4]. Tigran Ĥzmaljan konfirmis, ke la partio daŭre agos kiel forta opozicio kaj daŭrigos siajn agadojn por respondecigi registaron kaj certigi, ke la estonteco de Armenio kuŝas ĉe Eŭropa Unio. Post la elektoj de 2018, la partio tre skeptikis, ke ĉefministro Nikol Pasŝinjan deklaris, ke "la nova registaro de Armenio ne povis forigi la rusn okupadon de la lando."[5][6]

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La partio havas fortajn por-eŭropajn vidpunktojn kaj subtenas la eŭropan integriĝon de Armenio. La partio kontraŭas la nunan membrecon de Armenio en la Eŭrazia Unuiĝo kaj opinias, ke Armenio devas komenci la unuajn paŝojn de aliĝaj intertraktadoj al Eŭropa Unio senprokraste[7]. La partio ankaŭ subtenas la enmigradon de Armenio en Profundan kaj Ampleksan Liberkomercan Regionon kun EU. Dum gazetara konferenco, partia prezidanto Tigran Ĥzmaljan deklaris, ke "Ni estas konvinkitaj, ke Armenio estas eŭropa ŝtato, ke ni estas ne nur eŭropaj, sed ankaŭ ŝlosila kulturo por Eŭropo." Ĥzmalyan ankaŭ deklaris, ke Eŭrazia Unio estas korupta, malamika kaj kolonia sistemo kaj ke la Eŭropa Partio de Armenio kontraŭstaros al la nuna membraro de Armenio subtenante la disvolviĝon de Armenio kiel eŭropa ŝtato ene de la eŭropa familio de ŝtatoj. La partio krome subtenas la eventualan membrecon de Rusio en EU kaj subtenas disvolvi pli proksimajn rilatojn inter Armenio kaj Kartvelio, Ukrainio, la baltaj ŝtatoj kaj Irano[8].[9][10]

La manifesto de la partioj prioritatas establi fortan kaj stabilan demokration en Armenio, forigante ĉiajn diskriminaciojn, same kiel protektante homajn rajtojn, socian justecon kaj liberajn elektojn[11]. Krome la partio estas favora al la fina aliĝo de Armenio en NATO kaj retiriĝo de la Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco[12].

Partiestro Ĥzmalyan asertis, ke li ne kontraŭos krei politikan aliancon kun aliaj partioj, kiuj havas similajn vidpunktojn, kiel ekzemple la kontraŭrusa Sasna Crer- TutArmena Partio. Ĥzmaljan deklaris ke, "Ni estas en situacio, kie radikalaj opozicioj kaj demokratiaj fortoj devas unuiĝi kaj postuli strategion kunigi Armenion kun okcidentaj potencoj."

La partio ankaŭ skeptikas pri la partio Prospera Armenio kaj ties gvidanto Gagik Carukjan, enklasigante ilin ambaŭ kiel servantaj la interesojn de Rusio ĉefe[13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Հայաստանի Եվրոպական կուսակցության հիմնադիր համագումարի անցկացման ժամանակի և վայրի, ինչպես նաև կուսակցության կանոնադրության և ծրագրի նախագծերի հիմնական դրույթների մասին հայտարարություն - Հայտարարություններ - Հայաստանի Հանրապետության ինտերնետով ծանուցման պաշտոնական կայք. Alirita 2020-01-12.
  2. Օր առաջ դուրս գալ ԵԱՏՄ-ից. «Հայաստանի Եվրոպական կուսակցությունը» համագումար է... (armene). Alirita 2020-01-12.
  3. ‘RA elections’ results been predicted by Trump’s election’: Tigran Khzmalyan.
  4. Today is Soros, yesterday it was Gardasil, earlier cybernetics and genetics were frightened by what the people did not understand. Tigran Khzmalyan.
  5. [1]
  6. [2]
  7. Օր առաջ դուրս գալ ԵԱՏՄ-ից. «Հայաստանի Եվրոպական կուսակցությունը» համագումար է....
  8. "Four Conclusions for Us". Tigran Khzmalyan.
  9. Armenia is under Russian occupation - Tigran Khzmalyan.
  10. Tigran Khzmalyan, “In the Sphere of Foreign Policy the Interests of Armenia and Iran Coincide”.
  11. Statement on the time and place of the Constituent Assembly of the European Party of Armenia.
  12. Նոր կուսակցություն՝ Հայաստանում «եվրոռեմոնտ» անելու համար (11an de oktobro 2018).
  13. Tigran Khzmalyan. Gagik Tsarukyan is the successor of the ruling regime (10an de februaro 2015). Arkivita el la originalo je 2020-07-01. Alirita 2020-09-09.